Diskuto:Grande Prairie

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ho! Ĉi tiu devas grandegiĝi, kaj tradukiĝi! Kial ĝi estas "Grande Prairie"? Cxu ĝi devas esti "Granda Prerio"? (Kalebo JC Huso (Caleb JC Hussey), Caleb.JC.Hussey@gmail.com) -- aldonis, sen subskribo, anonimulo 24.129.225.251 04:55, 6 okt. 2020‎

Noto: Se oni post via komento enkopias kodon ~~~~, aperas "subskribo" kaj la aktuala dato - tio gravas por scii ĉu noto estas de antaŭ 20 tagoj aŭ de antaŭ 20 jaroj...
Oni faru unu paŝon post alia. Teksto kun nur unu frazo kaj tute malplena tabelo de ĉielaj direktoj ne akcepteblas. Tio ĝustas! Necesas minimume verki tri frazojn, kaj meti sube kodon {{ĝermo|Kanado}}. Plej bonas uzi informojn el vikidatumoj, ekzemple pri nombroj de loĝantoj. Tial uzo de {{informkesto urbo}} pli taŭgas ol la malnova informkesto, kies informoj estis jam de 2011, de antaŭ 11 jaroj. Pri la urbo Grande Prairie nun vikidatumoj ankaŭ ne tre aktualas, sed nombroj de 2016 jam signife pli bonas ol de 2011! Se oni kuraĝas, eblas meti tute novajn informojn en vikidatumojn, de tio ĉiuj lingvoj povos profiti. Se oni malmulte parolas Esperanton, la frazoj povas esti mallongaj, simplaj. Sed kompreneble ili devas esti sen eraroj. Se estas jam 10 aŭ 20 frazoj, eblas forpreni la kodon {{ĝermo|Kanado}}. Kaj - kion mi ĉi tie faris: Oni rajtas enmeti ankoraŭ du pliaj bonajn fotojn ... Ili bele plenigas la spacon. Sed oni ne troigu! Nepre ne estu pli la fotoj ol estas frazoj... Estas ankoraŭ multegaj urboj de Kanado sen artikolo en Esperanto. Pli bone krei 10 novajn artikoletojn, ol krii ke "la aliaj" devas fari unu longegan. Kaj pli bone krei 10 novajn artikoletojn, ol meti 100 "ruĝajn ligilojn", tio estas artikoloj neekzistantaj. Estas ankoraŭ sufiĉa da laboro, ĝis estas kontentige multaj artikoletoj pri tiom granda lando! ThomasPusch (diskuto) 23:41, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]