Diskuto:Gvanŝio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Guanĝi)

Arkiva noto[redakti fonton]

Laŭ la protokolo de la laborpaĝo Vikipedio:elstaraj artikoloj la artikolo je la 29-a de majo 2006 elektiĝis elstara. ThomasPusch (diskuto) 16:47, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Malleginigigo[redakti fonton]

La artikolo perdis legindan statuson, vidu balotpaĝon. --KuboF (diskuto) 21:52, 30 Jan. 2013 (UTC)

Gratulon[redakti fonton]

Gratulon, Narvalo, por la eminenta kaj elĉerpanta artikolo. Petro 25. Aŭg. 2005 12:02 (UTC)

Ne gratulu, ĉar ne la mia: libere uzebla Narvalo 12:27, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Alinomigu[redakti fonton]

Al Gŭangŝjio (laŭ PIV) krom se estas fonto de "Gŭangŝio".--Salatonbv (diskuto) 12:32, 2 Sep. 2013 (UTC)

Kara administranto, ĉar estas interkonsento sen kontraŭaĵo dum semajno, bonvolu alinomi tuj la artikolon.--Salatonbv (diskuto) 00:46, 10 Sep. 2013 (UTC)
✔ Farite Dankon pro reatentigo ;) --KuboF (diskuto) 16:06, 11 Sep. 2013 (UTC)
Eble dum tiuj du semajnoj neniu rimarkis la proponon. Silento ne ĉiam estas interkonsento. Mi ne proponas tamen rediskuti aŭ ŝanĝi sed nur pli klare scii kaj sciigi favorajn kaj malfavorajn aspektojn.
--- FAVORE al la skribformo "Gŭangŝjio" ne estas nur la ĉeesto de tiu formo en PIV, sed ankaŭ la prononco de la vorto, kiu laŭ la angla vikipedio estas [kwàŋ.ɕí]. La sono "ɕ" (= "x") ne ekzistas en Esperanto, sed estas inter "ŝ" kaj "ĥ". En la vikipediaj artikoloj Pinjino kaj Esperantigo de vortoj el ĉina fonto tiu sono estas montrata en Esperanto kiel "ŝj".
--- MALFAVORE estas ke tiu ĉi skribformo ne estas vera esperantigo de la ĉina nomo, sed nur transliterumo kun la aldono de la fina "-o". Fakte, la sono "x" = "ŝj" ne ekzistas en Esperanto, kaj esperantaj nomoj ne celas havi precize la saman elparolon de la origina nomo. (Ekzemple Bolonjo ne celas havi la sonon ɲ de la itala "gn" en Bologna.)
--- MI ALDONAS KE "El Popola Ĉinio" uzas "Guangxi", "Guangxi-a" ktp, ekzemple en [Esperanto.china.org.cn - Guangxi: monto kaj rivero en via sonĝo aŭ en Esperanto.china.org.cn - Vojoj por riĉigo en "regno de ŝton-montoj". --Rdelre (diskuto) 11:55, 15 sep. 2019 (UTC)[Respondi]