Diskuto:Hampŝiro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rekomendindas ke la paĝa titolo kaj la unua teksta vorto estu la samaj - ĝis nun la teksto komenciĝis per "Hampŝiro..." kaj la titolo estis la angla vorto "Hampshire". Klaras ke por praktikaj kialoj bonas ke en Vikipedio "grandaj administraj dividoj de lando" estu en Esperanto, do sendube la unua nivelo sub la landa nivelo, sed dubindas ĉu graflando nepre nomendas "granda administra divido de lando". Tiam decidu konvinkaj eksteraj referencoj en Esperanto. Mi nun nur trovis unu konvinkan referencon, kiun mi notis tekste, kaj plenumas la peton el Vikipedio:Alinomendaj artikoloj pri movo de la paĝo al titolo Hampŝiro. Sincere dirite pri la "usona ido" Nov-Hampŝiro mi trovis multajn konvinkajn referencojn - kaj iom strangas se Nov-Hampŝiro nomiĝas tiel, sed "malnova Hampŝiro" devas fremdlingve nomiĝi Hampshire. Do malgraŭ malgranda referenca fundamento laŭ mi akcepteblas la alinomigo. ThomasPusch (diskuto) 13:59, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]