Diskuto:Kazublo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi plurloke simple ne komprenas la tekston, sed klaras en pluraj lokoj ke estas eraroj. Ekzemple “en sia domo surkape tarborita” - ĉu temas pri mistajpo de "traborita"?? Sed eĉ tiam la frazo ankoraŭ strangas. Kaj en la frazo "kazublo devenas el roma paenula (pènula) tre simila, proforme kaj pro karakterize. kazublo." ankaŭ io misas. Almenaŭ la lasta vorto eble forgesiĝis forpreniĝi. Sed la antaŭa vorto, ni diru ke devus esti "proforme kaj prokarakterize", por ke ambaŭ vortoj similu, ankaŭ aspektas tre nekutima kaj ne bone eblas kompreni kion la skribinto volis klarigi pri tio - pli bone investi iom pli da vortoj kaj krei vere kompreneblan frazon. ThomasPusch (diskuto) 10:41, 4 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Almenaŭ mi povas jam aldoni referencon al PIV 2020. Kaj sincere dirite la difino de PIV ke temas pri "Senmanika supervesto", multe pli plaĉas al mi ol la difino ĉi tie ke temas pri "liturgia ornato propra". "Maniko" kaj "vesto" estas multe pli klaraj esprimoj ol la fakvortoj "liturgia ornato", kiuj estas ĉiutagaj vortoj probable nur por pastroj kaj por plene entuziasmaj adeptoj de kristanaj ritoj - kvankam mi mem komprenas ilin, ĉar mi ĝis la aĝo de 18 jaroj edukiĝis katolike kaj tiam plurajn jarojn studis la latinan, sed mi certas ke normala esperanta teksto estu ne nur komprenebla se oni havas tian edukon. ThomasPusch (diskuto) 10:56, 4 maj. 2023 (UTC)[Respondi]