Diskuto:Kern.punkto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enigi sondosiero en la artikolon.[redakti fonton]

Mi deziras enigi sondosieron en la propran artikolon. Sed mi ne estas certa kiel estas la ĝusta kaj oportuna maniero fari tion. Kiam mi deziras ALŝuti dosieron mi devas atesti ke "Tio estas mia propra laboro Mi atestas ke mi posedas la aŭtorrajton pri ĉi tiu dosiero kaj konsentas al nerevokebla liberigo de ĉi tiu dosiero al la Vikimedia Komunejo sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 kaj mi konsentas al la kondiĉoj de uzo." Certe, tio ne estas mia propra laboro; sed la permesilo ja haveblas al la enhavo de tiu ĉi podkastejo.

Do mi provis kaj faris tion por la artikolo kosmoteleskopo James Webb kun la propra epizodo. En WikiCommons mi uzis la kategoriojn: Telescopes kaj Esperanto. Mi faros plu por la Invado_de_Rusio_en_Ukrainion_(2022) pri la reagoj en Esperantujo (Esperanto-asocioj) kun la plej malfrua podkasto KP200.

Laŭ la lingva situacio de Esperanto, ĉar al multaj homoj estas tre malofta kaj fakte sufiĉe malfacile trovebla aŭdi konversacion en la lingvo, miaopinie gravegas ke, se entute haveblas tiun retan resurson, artikolo ankaŭ havu videodosieron aŭ sondosieron kiu diskutas la temon. Ju pli da tiaj artikoloj des pli bone. Aldone, ekstera ligilo al la podkasto aŭ la video ne estas tiel efektiva kiel enigi la dosieron ene de la artikolo mem. Tiu efektiveco temas pri kaj reprezenteco kaj konservado de la resurso en la vikio mem.

Pri la ĝisnuna situacio, mi trovis tiun sondosieron nur ĉe la artikolo pri Atombombo kaj mi amis la sperton legi la artikolon kaj aŭdi en la fono pri la temo en la sama lingvo. Mi serĉis ĉu ekzistas pli da tiaj artikoloj sed ne trovis tiaj. Sj1mor (diskuto) 09:16, 1 apr. 2022 (UTC)[Respondi]