Diskuto:Kovrofesta preĝejo (Tjumeno)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj[redakti fonton]

Saluton. La erarmesaĝo klare montras pri la koordinatoj, ke la sekundoj de la latitudo estas tro altaj. La valoro ne estu pli alta ol 60! Ĉar intervikiaj ligiloj mankas, mi hieraŭ nenion korektis. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:19, 13 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon kara! Mi serĉos pli korektajn koordinatojn. Tio estas iom malfacila tasko por mi, ja mi ne scias kiel trovi ilin surmape kaj nur serĉas en malfermitaj fontoj kio ĉi-kaze malfacilas, ĉar la preĝejo ankoraŭ estas konstruata. RG72 (diskuto) 04:00, 14 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi trovis la koordinatojn serĉante la adreson: Gastello ulitsa, 61 Tyumen per Google Map. --Dominik (diskuto) 05:03, 14 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankegon! Mi scias trovi objekton surmape, sed ne scias trovi post tio ĝiajn koordinatojn. RG72 (diskuto) 07:55, 14 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Poste, sufiĉas alklaki la trovitan punkton per dekstra musklako. Dominik (diskuto) 05:15, 15 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi provos sekvan fojon. RG72 (diskuto) 07:47, 15 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Mapligila mapo kaj Vikidatumoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus ligis la artikolon kun Vikidatuma ero, nome d:Q114135594. Tial nun la erarmesaĝo de la mapligila mapo finfine malaperis. - Sed nun ankoraŭ mankas kelkaj informoj en la rilata Vikidatuma ero. Kiu eble povus ion aldoni? Amike Tlustulimu (diskuto) 14:56, 23 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankegon! Mi klopodos aldoni ilin baldaŭ. RG72 (diskuto) 04:44, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]