Diskuto:Kristin Tytgat

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se la artikolo laŭ referenco de edukado.net notas ke ŝi laboras en la Libera Universitato de Bruselo, en la plurlingva urbo eĉ ne estas tiom facile scii pri kiu universitato temas, ĉar estas du Liberaj Universitatoj de Bruselo: la Université Libre de Bruxelles kaj la Vrije Universiteit Brussel. Konsiderante ke ŝi denaske estas flandra, eble pli verŝajne temas pri la dua institucio, sed ĉar ŝi sendube ankaŭ parolas la francan, ne nepre devus esti tiel. ThomasPusch (diskuto) 21:53, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Tamen estas la dua institucio: https://researchportal.vub.be/nl/persons/kristin-tytgat (nederlande). Bedaŭrinde en Esperanto ĝis nun nur ekzistis versio pri la franclingva brusela universitato... Sed horon poste la truo jam estas fermita. ThomasPusch (diskuto) 22:57, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]