Diskuto:Bahamoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:La Bahamoj)

Kial La por lando? Ĉu la ununura? Kontaĝo el la angla aŭ aliaj naciaj lingvoj. Tamen Salvadoro, Gambio, Filipinoj, Kanarioj... Ĉu estas iu escepto fare de Zaĉjo aŭ Akademio? Eble.--kani (diskuto) 17:36, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Kani:. Laŭ NPIV estu sen artikolo, same kiel en PreVo. Ne ekzistas iu ajn escepto, sed supozeble iu lingva interfero. Do, la artikolo estu alinomata. --Tlustulimu (diskuto) 17:46, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: En ordo. Dankon.
Mi elektis La Bahamoj, ĉar la tuta nomo estas "La Komunumo de la Bahamoj". Se mi skribus "La Komunumo de Bahamoj" ĝi sonus kvasaŭ kiel pli ol unu "Bahamoj" ekzistus. Sed verŝajne mi eraris kaj tio estis anglismo. Ankaŭ la mallonga nomo ne devas esti kiel la longa nomo. Ne hezitu ŝanĝigi la nomo. --Stefangrotz (diskuto) 17:55, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias kial, ĉar la koordinatoj ŝajnas ĝustaj, sed la loko de la ruĝa punkto en la mapo ne estas la loko de la ĉefurbo (kiu devus esti sur la insulo New Providence). Same je la artikolo Nassau (Bahamoj). -Yehadut (diskuto) 13:01, 29 jun. 2021 (UTC)[Respondi]