Diskuto:Listo de originalaj romanoj en Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intence ellasitaj, ĉar ili ne estas romanoj:



  • 1996. Spomenka ŠTIMEC. Tena. [biografio]
  • 1997. Sten JOHANSSON. Falĉita kiel fojno. ["romaneto"]
  • 1997. Sten JOHANSSON. Mistero ĉe Nigra Lago. ["romaneto"]
  • 1999. Sten JOHANSSON. Trans maro kaj morto. ["80 paĝoj"]
  • 1999. NEMERE István. Serĉu, kaj vi trovos! ["krimromaneto"]
  • 2001. Sten JOHANSSON. Neĝo kaŝas nur... ["krimromaneto"]
  • 2001. K.J.K. Vroegop. Johano; el la vivo de roterdama knabo. ["rememoroj"]
  • 2002. Eugène de ZILAH. Kaj kiu pravas. ["memorsperto"]
  • 2003. Endre Dudich. La lumo nutranta. ["scienc-fikcia romaneto", "106 paĝoj"]
  • 2003. ERTL István. La postdomo. ["satira romaneto", "85 paĝoj"]
  • 2003. Sten JOHANSSON. Memor' mortiga. ["79 paĝoj"]

Ĉu la sekvaj verkoj de Gerard Cool estas romanoj? Laŭ la priskriboj, mi supozas, ke ne.

  • Sava la savontino (2000)
  • La misio de Sava (2001)
  • La homaro inter 2160-3600 (2002)
  • La homaro post 5040 jaro (2003)

Ĉu la lasta libro de Manuel de Seabra, Ĉu vi konas Blaise Cendrars? (2007) vere estas originala ? Laŭ la kataluna artikolo de Vikipedio, kataluna kaj portugallingva versioj de la libro aperis en 1984. Pri konveneco de tiu libro en la listo de romanoj, mi aldonas ke laŭ katalogo de UEA, ĝi havas nur 86 paĝojn. Parŝo 18:38, 18. Aŭg 2008 (UTC)


Eble indus ŝanĝigi la listo al pli abstrakta kategorio, laŭ mi romanetoj kaj noveloj povas esti parto de la listo. --Stefangrotz (diskuto) 08:40, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Bluigo de la lastaj ruĝaj ligiloj...[redakti fonton]

Mi ĵus sukcesis krei ĝerman artikolon pri la bretona verkisto Erwan Ar Menga. Tamen restas iuj verkistoj en la listo, pri kiuj la e-lingva Vikipedio ĝis nun tute ne havas informojn - bedaŭrinde. ThomasPusch (diskuto) 09:05, 15 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Jen ankoraŭ ĝermaj artikoloj pri Hans L. Egerrup (kaj pri lia romano), pri Margit Thoraeus-Ekström, Oka Kazuta kaj Elsa Otto. Nun restas nur tri ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 18:00, 17 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Nun restas eĉ nur unu: Valerij Sipoviĉ (eble Valerij Sipović, sed klare ruso, kiu aperis kiel loĝanto de Moskovskaja ob., do Moskva provinco en REU-membrolisto de 2021. Mi jam alskribis lian eldonejon Impeto pri iom da biografiaj informoj, sed ĝis nun estas nul da reago. ThomasPusch (diskuto) 15:49, 26 jul. 2021 (UTC)[Respondi]