Diskuto:Loĵbano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi korektis la ligon al http://www.geocities.com/kalblando/loĵbana.htm ĉar ĝi entenas j + x kaj tio erarigas la navigilon. Arno Lagrange

Kongresoj[redakti fonton]

Mi bedaŭras, mi parlas nur Idon - quante (?) personoj estis en la kongresoj di jaroj 2003 k 2004?

Bona demando, kvankam en fremda lingvaĵo: Entute interesus noti la nombrojn de la partoprenantoj de la Loĵbano-kongresoj post 2002, ne nur ĝis 2004 sed ĝis la nuntempo (se tia kongreso ankoraŭ ĉiujare okazas). Sen voli moki pri aliaj lingvoprojektoj, estas tute objektiva informo noti ĉu miloj aŭ malpli ol dudeko da homoj venas al monda kongreso - despli grave se iuj fervoruloj en naciaj lingvoj forte pledas por "nepra prefero de Loĵbano anstataŭ Esperanto" kiel internacia lingvo postulinda laŭ iuj (ekzemple [1]).

ThomasPusch 22:41, 22. Sep 2009 (UTC)

Ĉu estas neŭtrala vidpunkto?[redakti fonton]

Teorie, la lingvo estas simpla, sed praktike ĝi estas tro stranga por ke homoj facile lernu ĝin, ĉar logikeco kaj simpleco ne samas. Eksperimentado pri loglano kaj loĵbano montris, ke homa menso verŝajne ŝatas logikecon, sed ne vere uzas ĝin en lingvo.

Ĉu ekzistas indico por tiu aserto? Ŝajnas al mi, ke tio favoras la Esperanto movadon, ĉar ĝi ne prezentiĝas kiel opinio, sed kiel fakto, kvankam nenia indico montriĝas.

Ĉu mia Esperanto estas bona? Mi ankoraŭ estas nova Esperantisto :)

La cititaj asertoj ne estas bonaj, ĉar ne estas klare, kion signifas 'stranga' kaj 'logikeco'. Verŝajne estus pli bone diri, ke Loĵbano uzas konceptojn el matematika logiko, kiuj ŝajne ne tre bone kongruas kun la homa lingvokapablo, tiel ke la lingvo estas relative malfacile lernebla kompare kun la facileco difini ĝiajn regulojn. Aŭ ion tian. Lingvano 10:14, 8. Nov 2005 (UTC)

Lingvano pravas. Sed mi volas diri ke neŭtraleco estas neatingebla celo, ĉefe kiam oni parolas pri niaj ideoj pli karaj. Roberto 20:25, 8 novembro 2005 (UTC)

Nomo de la lingvo?[redakti fonton]

Ĉu oni skribas "Loĵbano" aŭ "loĵbano"? Ambaŭ estas uzata en la artikolo! --Tarpo (diskuto) 16:25, 1 Okt. 2012 (UTC)

Mi decidis finfine ŝanĝi ĝin je "Loĵbano". Postskribo: Ĉu ekzistas en Vikipedio "serĉi kaj anstataŭigi" -funkciaĵon? --Tarpo (diskuto) 16:52, 1 Okt. 2012 (UTC)

Tia funkcio eblas per roboto. Mi estras unu roboton, pri konkreta tasko vi povas skribi en ma diskutpaĝo. --KuboF (diskuto) 18:16, 1 Okt. 2012 (UTC)

Parolantaro[redakti fonton]

La tuta sekcio kontesteblas. Ĉu fakte oni scias, kiom da homoj flue parolas Loĵbanon ? La unua paragrafo estas aŭdaca asertaro sen fonto. Pli grave, la dua paragrafo estas nur opinio. Jen supre la diskuto de 2005 pri ĝia malneŭtraleco. Kion iu lernas simple, tion alia eble lernus malsimple. Kies „eksperimentado“ montris, ke Loĵbano estas teorie logika sed ne uzinde ? Sen fonto, tio estas senbaza anekdoto. Lingvaristo (diskuto) 06:41, 7 jun. 2021 (UTC)[Respondi]