Diskuto:Luksemburgo (lando)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
PIV indikas la nomon de tiu lando kiel Luksemburgio, la nomo de la ĉefurbo estas Luksemburgo.

Mi havas problemon por ligi al aliaj vikipedioj kiuj havas x en ĝi. Kiel Luxembourg! Se mi metas x, faras lŭembourg. Se mi metas x, faras luxembourg. Kion fari? --Martin BENOIT

Uzu duoblajn iksojn: Luxembourg. --Brion VIBBER 20:25, 30. Nov 2002 (UTC)

La nomo de la lando[redakti fonton]

Laŭ PIV ([ankaŭ laŭ la nova eldono de 2020]) kaj UEA (almenaŭ ĝia Jarlibro 2005) la lando nomiĝas "Luksemburgio". Laŭ la Akademio de Esperanto la lando nomiĝu "Luksemburgo". "La Jaro 2005" de Monato sekvis la Akademion. Eble estus interese kolekti opiniojn ĉi tie.

Por Luksemburgio:

1 Por Por: (1) Mi jam kutimiĝis al "Luksemburgio". (2) Mi pensas, ke estas utile distingi la landon kaj la urbon. (3) La nomo kongruas kun sistemo uzata por nomi aliajn graflandojn, regionojn, ktp. Jen kelkaj aliaj ekzemploj el PIV: Alĝero/Alĝerio, Asiro/Asirio, Babilono/Babilonio, Badeno/Badenio, Baktro/Baktrio, Bizanco/Bizancio, Blezo/Blezio, Bordozo/Bordozio, Brandenburgo/Brandenburgio, ... Lingvano

2 Por Por: Mi estas por - kaj ankaŭ kutimiĝis al - "Luksemburgo Luksemburgio" por la lando, kaj "Luksemburgo" por la urbo ... samaj argumentoj, kiujn citis "Lingvano". ThomasPusch 06:10, 14. Nov 2007 (UTC)

3 Por Por: Ankaŭ mi voĉdonas por Luksemburgio. Plua teknika detalo - kiun oni vidis ĝis nun - estas, ke se en Vikipedio la lando nomiĝas "Luksemburgo (lando)" kaj la paĝo havas la informkeston "Landtabelo", aŭtomate kreiĝas iu "Kategorio:Luksemburgo (lando)", kiu estas tute malplena, ĉar la kutima kategorio estas "Kategorio:Luksemburgio". Samnomaj vortoj kun aldonaj klarigoj inter krampoj estas simple pli komplikaj ol nemiskompreneblaj vortoj. Aidas 00:29, 24. Dec 2007 (cetere: feliĉan kristnaskon...)

4 Por Por: Aĥ! Tiuj uloj kiuj reklamadas pli klareco kaj simpleco de Esperanto, kaj kiam prezentiĝas simpla solvo por malkonfuzigi ion (urbo disde lando) preferas la nebuligon! Ja subteno 100% al LuksemburgIo ! --Ssire 10:21, 1. Jun 2009 (UTC)

Prave, Serge, sed por resti logike, vi bezonos trian radikon por la distrikto, ĉu ne? Kaj ankoraŭ kvaran por la kantono. Kiel do elturniĝi? --PaulP@diskkont 10:40, 1. Jun 2009 (UTC)
La problemo malsamas, en tio ke ne jam ekzistas sufikso aŭ pseŭdosufkso por provinco kaj kantono, dum jam ekzistas "i" por regno. Do Luksemburgio ne estas komplikaĵo rilate la nunan staton de la lingvo. Cetere, por provinco kaj kantono, kies uzado estas malofta, eblas simple uzi kunmetitajn vortojn: Luksemburg-kantono. --Ssire 15:30, 2. Jun 2009 (UTC)
5 La kontribuantoj de LaSago, kiuj ĵus enmetis artikolon " Plurlingveco en Luksemburgio" (tuj ŝanĝita al " Plurlingveco en Luksemburgo' far Bertilow sen ajna diskuto), subtenas la uzon de io:
6 Por Por: Andreo Andrieux (Aŭtoro de Dictionnaire Pratique SATamikaro): Laŭ mi estas evitinde uzi la saman nomon por la urbo kaj por la regno. La paro Luksemburgo/Luksemburgio, same kiel Tunizo/Tunizio kaj Alĝero/Alĝerio, estas tre oportuna. Ni ne enkonduku en E-on la fuŝaĵojn de la etnaj lingvoj, kiam estas facile eviti ilin per niaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj.
7 Por Por: Maksimiliano Gverino : Laŭ mi, la plej bona formo estas: "Luksemburgio". Fakte laŭ PIV, "Luksemburgo estas ĉefurbo de Luksemburgio"
Tio ne estas oficiala voĉdonado, nur esprimo de pozicio. Do ne utilas stulte forstreki.
--La Sago 15:38, 2. Jun 2009 (UTC)
Pro la revigliĝinta diskuto kaj voĉdonado, mi volas rememorigi la aliajn kontribuantojn ke en la ĵus publikigita Listo de Rekomendataj Landnomoj de la Akademio de Esperanto, la Akademio konfirmis sian antaŭan preferon por "Luksemburgo" kiel landnomo. Aldone ĝi denove konsilis ne uzi "-i-" en landnomo, se ĝi ne aperas en internacia formo de tiu nomo: "Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie." Laŭ mi ni ne malrespektu ĉi tiun tre saĝan konsilon, ĉar malrespekto de ĝi serioze plikonfuzigas la ĉiuokaze jam iom konfuzan kampon de Esperantlingvaj landnomoj. Marcos 20:57, 3. Jun 2009 (UTC)
Akademio konsilas sed popolo decidos. Ĝis nun multe pli uziĝas Luksemburgio ol Luksemburgo por la regno. Eĉ de luksemburgianoj mem. Cetere Akademio nur konsilas, dum en Vikipedio, homoj kiuj certe sin kredas pli gravaj, ne konsilas: ili trudas.--Ssire 22:11, 3. Jun 2009 (UTC)
8 Por Por: Luksemburgio: Mi konsentas la supre legeblajn frazojn kaj mi aldonas: se la lando estus L...o, tiam la ĉefurbo estus Luksemburgurbo, kiel aliaj urboj. Tio ne plaĉas al mi. Cetere mi ne estas sklavo de Akademio!--Crosstor 16:33, 13. Feb 2011 (UTC)
9 Por Por: Luksemburgio (=Luksemburglando), Luksemburgo (=Luksemburgurbo). Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 23:28, 3 Jul. 2012 (UTC)

Por Luksemburgo estas certe la Akademiano (kaj Vikipediano) Bertilo Wennergren – mi citas:

"Estas ĝenerale rekomendinde kiom eble sekvi la rekomendojn de la Akademio, sed kiam oni havas fortan motivon, oni ja povas uzi aliajn formojn." Landoj kaj lingvoj de la mondo - Enkonduko kaj klarigoj

Moldur 20:36, 14. Nov 2007 (UTC)

1 Por Por: Jam ekzistas klara modelo. Ni ne kreu esceptojn: Modelaj estas tiuj landnomoj, kiuj estis oficialigitaj en la Oka Aldono al la Universala Vortaro. Inter ili estas "Meksiko", "Gvatemalo", "Nikaragvo", "Panamo", "Paragvajo" kaj "Urugvajo". Ili estas ĉiuj analogaj al la landnomo "Luksemburgo". Ankaŭ en tiuj landoj ekzistas io (urbo, rivero...), kiu estas samnoma kiel la lando mem. En ĉiuj tiuj okazoj la Akademio oficialigis nomon sen aldona "i". (Nur kiam tia "i" ekzistas jam en la nacilingvaj nomoj, ankaŭ en Esperanto estu tia "i", sed ĝi tiam apartenas al la radiko: "Alĝerio", "Tunizio".) En Vikipedio jam uziĝas "Meksiko", "Gvatemalo", "Nikaragvo", "Panamo", "Paragvajo" kaj "Urugvajo" (ne *Meksikio*, *Gvatemalio* k.t.p.) Ankaŭ multaj aliaj similaj landnomoj sekvas tiun sen-"i"-an modelon en Vikipedio: "Kenjo", "Kameruno", "Malto", "Singapuro", "Belizo", "Senegalo", "Kongo"... La principo estas tute klara. Kial fari escepton pri Luksemburgo? Krome rimarkindas, ke la Esperanta asocio de la lando Luksemburgo nomiĝas "Luksemburga Esperanto-Asocio" (ne *Luksemburgia ...*) Bertilow 15:51, 25. Dec 2007 (UTC)

Pri LEA: Efektive, la nomo estas luksemburga kaj ne luksemburgia. Tamen indas eniri la TTTejon de LEA, oni ja trovas tiun averton:
-Rimarko pri la lando- kaj la ĉefurbonomo: laŭ PIV: Luksemburgio - Luksemburgo; laŭ akademia rekomendo: Luksemburgo - Luksemburgurbo.
sed ĉie en la TTTejo, estas uzita Luksemburgio por la lando, ekzemple en la tuja frazo post la ĉi supraj: "La luksemburgianoj plej ofte nomas sian ĉefurbon simple (la) Urbo, kaj ties loĝantojn Urbanoj."
En la statutoj, oni trovas tion "La Luksemburga Esperanto-Asocio celas disvastigi en la Grandduklando Luksemburgio la praktikan uzadon de...."
sed tuj poste : La sidejo de la asocio estas en la ĉefurbo Luksemburgo. Jen eble kial la asocio sin nomas "luksemburga" (asocio de la urbo, ne de la lando)
Notinde ankaŭ estas ke la prezidanto estas akademiano...
El tio mi havas emon konkludi ke la esperantistaj luksemburgianoj (tamen la unuaj koncernataj), eĉ kiam ili estas akademianoj, ne tre favoras la rekomendon de la Akademio. SSire /--La Sago 20:40, 2. Jun 2009 (UTC)

2 Por Por: Mi ankaŭ estas por "Luksemburgo". Kiel tute prave argumentis Bertilo, uzi "Luksemburgio" estas malkonsekvence se ni samtempe uzas "Gvatemalo" ktp. Ankaŭ ReVo (kiu laŭ mi tre ofte donas pli saĝajn preferojn ol PIV) preferas la formon "Luksemburgo". Aldone nur "Luksemburgo" estas oficiala. Marcos 20:45, 3. Apr 2008 (UTC)

3 Por Por: Mi voĉdonas por Luksemburgo kiel landnomo kaj Luksemburgurbo kiel la ĉefurbo; ne teĥnikaj, sed raciaj argumentoj devas gravi ĉi tie. Luksemburgio estas en Viki nur nenecesa escepto, ja ekz. Meksiko kaj ĝia origine samnoma ĉefurbo Meksikurbo funkcias ĉi tie. Oni senpripense enkondukas en Vikipedion pseŭdoregulojn, kiuj nur rompas unuecon kaj klarecon de la lingvo --Lohengrin 00:11, 3. Jun 2008 (UTC) Baza nomo estu tiu de la lando, do simple la lando nomiĝu Luksemburgo. Urbon oni povas nomi LuksemburgurboLuksemburgo (urbo). Malindas krei novajn landonomojn, cetere la pseŭdosufikso -i- estas forĵetenda rubujen.--Lohengrin 08:01, 24. Feb 2009 (UTC)

4 Por Por: Mi aliĝas al la logika rezonado de Bertilo kaj voĉdonas por Luksemburgo en ĉiuj okazoj: la ŝtato, la kantono, la urbo. --PaulP 20:09, 24. Feb 2009 (UTC)

Interesa artikolo pri la landnomo[redakti fonton]

En la retpaĝaro Lingva Kritiko aperis la artikolo Kial ne Luksemburgio?, en kiu Bertilo Wennergren klarigas multajn kialojn pro kiu preferindas la landnomo "Luksemburgo" al la landnomo "Luksemburgio", kaj bone argumentas kontraŭ la argumentoj de la alia flanko. Nepre leginda artikolo por ĉiuj kiuj interesiĝas pri ĉi tiu landnoma demando! Precipe tiuj, kiuj voĉdonis por "Luksemburgio" ĉi-supre, legu ĝin por vidi ĉu ili malgraŭ tiuj argumentoj ankoraŭ subtenus la formon "Luksemburgio". Marcos 07:55, 21. Jul 2009 (UTC)

Mi estas por "Luksemburgio". Laŭ mi preskaŭ ĉiuj argumentoj de ambaŭ flankoj estas neglektindaj. Fakte, mi rekomendas, ke oni ne malŝparu sian tempon legante ilin. Ekzemple, ekzistas nenia motivo por logike konformigi la nomon al "Gvatemalo". Normala homo ne interesiĝas pri tiaj etimologiaj komparoj. Mi jam kutimiĝis al "Luksemburgio", kaj mi trovas la diatingon utila. Kiun praktikan problemon kaŭzas la pretenditaj mallogikaĵoj? Nenian, laŭ mi.

Neŭtrala vidpunkto[redakti fonton]

Mi konsentas kun la apartigo de la lingva demando en apartan sekcion, kiun ĵus efektivigis Blahma. Tamen mi ne konsentas kun la samtempa ŝanĝo, kiun li faris al la enhavo de la lingva noto. Lia pravigo por la ŝanĝo estis "mildigo de la neneŭtrala vidpunkto (oni ne misuzu vikipedion por antaŭenigi vidpunkton)". Antaŭ lia ŝanĝo, la lingva noto menciis argumentojn por ambaŭ flankoj de la diskuto (la samnomeco de la ĉefurbo de la lando kiel argumenton por "Luksemburgio", kaj la ne-ekzisto de la "i" en la nacilingvaj formoj kaj la ne-oficialeco de la sufikso "-i-" en Esperanto kiel argumenton por "Luksemburgo"). Nun ĝi mencias nur la argumenton por "Luksemburgio"; la argumentoj por "Luksemburgo" estis forigitaj. Kiel ĉi tiu unuflanka forigo de argumentoj povas esti nomata "mildigo de la neneŭtrala vidpunkto"? Fakte, laŭ mi la antaŭa versio estis tute neŭtrala, kaj la nuna estas tute ne-neŭtrala. La forigitaj asertoj estis puraj faktoj, ne opinioj. Kiom grava oni konsideras tiujn asertojn por ĉi tiu landnoma diskuto estas kompreneble afero de persona opinio; sed pri ilia graveco la artikolo ja nenion diris. Sed estas observebla fakto ke tiuj argumentoj aperas tre ofte (lastatempe ekzemple en la artikolo "Kial ne Luksemburgio" de Bertilo Wennergren) kiel argumentoj por "Luksemburgo", do la artikolo ne prisilentu ilin, se ĝi ne prisilentas argumenton por "Luksemburgio". Marcos 16:00, 14. Apr 2010 (UTC)

Saluton. Kiam mi fari la ŝanĝon, mi tute ne konsciis pri la antaŭaj diskutoj kaj la enhavo de tiu ĉi diskutpaĝo. Incitis min kaj motivis por redakti ne nur tio, ke la artikolo kvazaŭ pli diskutis la nomon ol la landon mem (kion bedaŭrinde esperantistoj ofte emas fari), sed unuavice komenco de la alineo, kiu laŭ mi estis kaŝe asertanta ke la formo Luksemburgio malĝustas: ĉar legante ke "ankaŭ la ĉefurbo nomiĝas "Luksemburgo"..." oni tuj emas supozi ke ankaŭ io alia nomiĝas Luksemburgo (do la lando) - kaj estas do tute strange, ke oni uzas tiun frazon ĝuste kiel argumenton pro kiu iuj preferas la formon "Luksemburgio" - tiel prezentante ties apogantojn kiel strangulojn, kiuj nomas la landon alie ol ĝi vere nomiĝas. Precipe tiun "ankaŭ" mi celis forigi. La mencion pri "neinternacieco" mi ne vere ŝatis pro ĝia nebuleco, sed forigis ĝin ne tiom intence kiom kun celo koncizigi la lingvan diskuton al necesa minimumo - kaj ja la artikolo nun nomiĝas Luksemburgo, do mi sentis nature prezentante la formon Luksemburgio doni argumentojn por ĝi, dum ne jam tiom necese argumentadi pri la alia formo kiu ja nun al la leganto ŝajnas "la oficiala", ĉar tiel ĝin uzas la enciklopedio. Ja skribante ekzemple pri na (prepozicio) mi ankaŭ ne analizas kial bonas la akuzativo farata ĉiam per -n (tia diskuto estus superflua, ĉar tio simple estas la nuna oficiala uzo kaj do ties taŭgecon oni ne bezonas alie pravigi), sed koncentriĝas al mencii la argumentojn kiujn la naistoj uzas por pravigi sian uzon de "na" anstataŭ "-n" en certaj situacioj. Mi dankas al vi ke vi atentigis min ke la ŝanĝo bezonis poluron. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:49, 14. Apr 2010 (UTC)
Cetere, ni ne vere tiom kverelu pri nomoj, sed anstataŭe ĝuu tion kion ili signifas: Jam post 12 tagoj mi denove vizitos Luksemburg(i)on, do mi ĝojas! ;-) Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:51, 14. Apr 2010 (UTC)
Dankon pro via lasta ŝanĝo. Alia problemo kun via unua redakto estis la mencio de "Luksemburgujo": Tiu formo fakte estas ankoraŭ multege malpli ofta ol "Luksemburgo" kaj "Luksemburgio" (interreta serĉo de ĝi donas pli da kritikoj de ĝi ol da uzoj). Aldone, ĝi apenaŭ povas esti menciata en frazo kiu komenciĝas per "Ĉar la ĉefurbo de la lando nomiĝas Luksemburgo", ĉar ĝi fakte devigas onin nomi la luksemburganojn "luksemburgoj" (krom se oni volas tute reformi la funkci-manieron de UJ, sed pri tia reformprovo mi ĝis nun neniam aŭdas; ŝajnas al mi ke la malmultaj uzantoj de "Luksemburgujo" simple ne aparte pripensis la aferon). Pro ĉiuj ĉi kialoj, mi nun tute forigis la mencion de la maloftega formo "Luksemburgujo"; tio ankaŭ kontribuas al de vi intencita mallongigo de la lingva noto. Marcos 11:22, 16. Apr 2010 (UTC)