Diskuto:Monda Ŝaka Ĉampionumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi transprenis la listojn el la artikolo Listo_de_mondĉampionoj_pri_ŝako, do laŭ mia opinio, nun tiu ne plu havas informojn, kiuj ne estas ankaŭ en ĉi tiu artikolo. Do oni povus ligi tiun artikolon al ĉi tiu, mi ne scias ĉu mi rajtas fari tion. --Homial 20:36, 20. Nov 2008 (UTC)

Laŭ mia kompreno fakte temas pri 2 malsamaj artikoloj kvankam ili ne estis ĝuste nomitaj.

  • Artikolo 1: Temas pri la gajnintoj
  • Artikolo 2: Temas pri la turniroj en si mem!

Mi plu esploros sed oni devas korekti preskaŭ la tutan enhavon se tiu estas la problemo :(
JabieroKubo (diskuto) 14:18, 18 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomigo[redakti fonton]

Mi finfine alinomis ĝin post neniu plia diskuto!
Mi uzis la vorton Ĉampionumo jam foje uzata en nia vikipedio sed ĉefe pro rekomendo en ReVo vidu: ĉampiono ĉe ReVo. JabieroKubo (diskuto) 06:17, 16 okt. 2020 (UTC)[Respondi]