Diskuto:Namysłów

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en la artikolo ial estas amaso de diversaj mapoj. Kiun utilon ili havas? Se neniun, mi proponas forigon el la artikolo. Ĉu bone? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:54, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Tlustulimu, ankaŭ la ŝablonoj pri polaj municipoj enhavas du la samajn ŝablonojn. Kian utilon ili havas? Indus forpreni unu el ili. Krome indus reorganizi bildojn. Mi rimarkis tion en pluraj paĝoj pri polaj urboj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:11, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Unu mapon mi ĵus forprenis. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:20, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, Petr. Fakte mi skribis pri la mapoj ekster la informkesto, ne pri la informkesto. Ial Kozyra foje amase aldonis sufiĉe superfluajn mapojn. Ĉar li lastatempe apenaŭ redaktas en nia Vikipedio, eble estas nia vico korekti tion. --Tlustulimu (diskuto) 11:22, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi komprenis, ke vi parolas pri la eksterŝablonaj mapoj, sed mi parolis ankaŭ pri ŝablonaj mapoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:25, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Bone, Petr. Ĉu ĉiuj mapoj ekster la ŝablono eble estu forigataj? Mi pensas, ke jes. Ili eble povus esti en artikoloj pri pola historio, sed certe ne en ĉi tiu artikolo. Ĉu vi eble emas forigi ilin aŭ mi faru tion? --Tlustulimu (diskuto) 11:28, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi faris ĵus tion. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:43, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon, Petr. Nun la artikolo ne plu aspektas tiel plenŝtopita je bildoj. Supozeble Kozyra ial ne bone konas la diferencon inter enciklopedio kaj bilda galerio. --Tlustulimu (diskuto) 11:45, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]