Diskuto:Okcidenta Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tre malbona artikolo kun politikaj eraroj. —La komenton aldonis, sen subskribo, MichaelL2008 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, MichaeL2008. Ĉu vi eventuale povus iom pli precire klarigi, kio laŭ via impreso estas politike erara? Kore --Tlustulimu 18:02, 31. Jan 2009 (UTC)

Sufiĉus alidirektado al la artikolo "Germanio", kiu tamen ne solvas la diferencon inter komunlingva nomo Germanio kaj oficiala ŝtatnomo Federa (aŭ federacia) Respubliko Germanio. La germanlingva artikolo klarigas tion tre bone. La preferata uzo de FRG en iama orienta Germanio kredeble ne meritas propran artikolon.

Se mi ĝuste memoras (tio okazis antaŭ dudek jaroj, mi ne estas historiisto nek intencis verki pri la unuiĝo), la germana unuiĝo okazas jene:

Orienta Germanio (GDR) konsistis el distriktoj. Laŭ la baza leĝo de Okcidenta Germanio (FRG) nek GDR kiel ŝtato nek la distriktoj povis aliĝi al FRG (jen kial oni uzas la mallongigojn: pro lingva ekonomio kaj klareco). Povis aliĝi nur (poste federaj) landoj per sia propra deklaro de volo, do nek FRG nek ties landoj povis kontraŭi aŭ malhelpi tion. Tial GDR ŝangis sian strukturon, distriktoj malaperis. Estis fondataj landoj laŭ la modelo de antaŭ 1952 (ĝis 1952 GDR same konsistis el landoj) je la 22a de Julio 1990. Tiuj novaj federaj landoj deklaris sian aliĝon al FRG. Do ne temas pri la aliĝo de unu teritorio al alia teritorio, sed pri sufiĉe komplika agado. La kadron por tiu okazaĵo donis la koncernaj kontraktoj, ja la unuiĝo ne okazis sen partopreno de ambaŭ registaroj.

Cetere ankaŭ la germanlingva vikipedio resumas la tuton tre koncize, tamen multvorte: "Am 3. Oktober 1990 wurde mit dem Beitritt der auf dem Territorium der DDR gegründeten Länder zum Geltungsbereich des Grundgesetzes der Bundesrepublik Deutschland die Wiedervereinigung Deutschlands vollzogen und die DDR damit durch den Beschluss der eigenen Volksvertretung abgeschafft." (Je la 3a de Oktobro 1990 la reunuiĝo de Germanio estis farata per la aliĝo de la landoj fonditaj sur la teritorio de GDR al la valideca regiono de la baza leĝo de Federa Respubliko Germanio, kaj tiel GDR nuliĝis (malfondiĝis) per decido de propra parlamento.)

Estus bone, se iu verkus pri tio, kiu havas originalajn dokumentojn el tiu tempo. --MichaelL2008 14:36, 17. Mar 2009 (UTC)

En aliaj vikioj ekzistas aparta artikolo nomita Okcidenta GermanioFederacia Respubliko Germanio (1945-1990). Do nia varianto estas tute en ordo. Certe ne indus transformi ĝin je nura alidirektilo al Germanio. RG72 (diskuto) 06:31, 2 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

nekonektita Sj1mor (diskuto) 07:03, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

RG72 tute pravas ke se "En aliaj vikioj ekzistas aparta artikolo nomita Okcidenta Germanio (1945-1990)Federacia Respubliko Germanio (1949-1990)", estas en ordo havi apartan artikolon pri la okcidenta landoparto 1945-1990 ankaŭ ĉi tie. Sed gravas la AŬ. Havi DU artikolojn Okcidenta Germanio (1949-1990)' KAJ Federacia Respubliko Germanio (1949-1990) ne havas sencon, ĉar evidente temas pri la sama afero - tiam du el la du tekstoj ne povas esti konektita al aliaj lingvoversioj. Mi iom malŝatas la koncizajn nomojn "okcidenta Germanio" kaj "orienta Germanio", ĉar ili ŝajnas neoficialaj kaj ŝajnas esti importitaj el usonangla lingvaĵo, supozante ke por usonanoj plej simplaj nomoj gravas, kiujn ĉiu ajn povas memori, ĉar oni simple ne orientiĝas bone pri tiu "Eŭropo konsistanta el multaj mikroŝtatoj". Tial mi subjektive pli preferus du titolojn "Federacia Respubliko Germanio" kaj "Germana Demokratia Respubliko" ol "Okcidenta Germanio" kaj "Orienta Germanio". Sed tiam ne eblas sen aldono de "(1949-1990)". Tial tamen la "usoneca" solvo de du titoloj "Okcidenta Germanio" kaj "Orienta Germanio" kun ambaŭfoje du majuskloj, kiuj ne necesigas aldonon de "(1949-1990)", pli simplas ol komplikecaj titoloj "Federacia Respubliko Germanio (1949-1990)" kaj "Germana Demokratia Respubliko (1949-1990)". Klaras ke laŭ historia vidpunkto la eksa teritorio de GDR estis pli meza Germanio ol orienta, ĉar orienta Germanio doniĝis al Pollando kaj Sovetunio en 1945 (kaj krome Bavario pli orientas ol la okcidentaj partoj de eksa GDR, kaj germanoj ofte nur nomas la areon de Kolonjo, Akeno, Treviro kaj Sarbruko "okcidenta Germanio" kun minuskla adjektivo), sed tamen kompare al okcidenta Germanio la parto de eksa GDR estas pli orienta, tial la nomigo "Okcidenta Germanio" kaj "Orienta Germanio" jes pravigeblas. Tial: klaras ke la du tekstoj Okcidenta Germanio (1949-1990)Federacia Respubliko Germanio (1949-1990) devas kunfandiĝi, kaj prefere al konciza titolo "Okcidenta Germanio" ol al longeta Federacia Respubliko Germanio (1949-1990), kaj la dua duonŝtato, GDR, traktiĝu tute same, ĉar malsama trakto ne klarigeblus, do nomiĝu "Orienta Germanio". Kaj se oni elturniĝas tiel ke "Federacia Respubliko Germanio (Q20478342)" estas la "ŝtata formo de Germanio ekde 1949", tiam Mi volonte ankoraŭ kolektus subtenon de MichaelL (facile povus temi pri vikipedia konto de Michael Lennartz, vikidatumoj Q113830043), sed li ne plu redaktis ekde 2017 kaj tial supozeble ne bone atingeblas per noto sur lia diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 06:15, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Alternative oni povus ankaŭ unuecigi la tekston "Federacia Respubliko Germanio (1949-1990)" aŭ "(1949-1990)" (paralele al "Okcidenta Germanio") al la seplingvaj artikoloj en la vikidatuma ero Q796920 ("unofficial Cold War-era abbreviation for the Federal Republic of Germany/West Germany", "la forme courte du nom officiel de l'Allemagne de l'Ouest"), sed tia detaleco ne konvinkas - kutime oni ne havas unu artikolon pri afero kaj alian artikolon pri ties mallongigo. ThomasPusch (diskuto) 06:43, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Laste Sj1mor ĉi tie ankoraŭ per la lasta redakteto en decembro 2022 enkondukis nomformon "Germanujo" por la ŝtato de post 1949, kiam li dankinde metis informkeston - La teksto jam ekzistas ekde 2005 kaj ĉiam la ŝtato de post 1949 de ĉiuj redaktintoj nomiĝis "Germanio", tial ŝtela enigo de alternativa nomformo ne pravigeblas. La ŝtato en tiu teksto de 2005, kiel en la alia teksto pri "Federacia Respubliko Germanio (1945-1990)", nun kunfandenda, estas kaj restas "Germanio".ThomasPusch (diskuto) 06:43, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Laŭ la modelo de Francio (ĝenerale) kaj la ŝtatoformoj Unua Respubliko de Francio (1792–1804), Dua Respubliko de Francio (1848-1852), Tria Respubliko de Francio (1871 ĝis 1940), Kvara Respubliko de Francio (1946-1958) kaj Kvina Respubliko de Francio (ekde 1958) pravigeblus ankaŭ aparta artikolo pri la germana ŝtato de ekde 1990. Sed tion ŝajne aliaj vikipediaj lingvoversioj por Germanio ne antaŭvidas. Sed ĉiukaze ne estu du artikoloj pri "FRG (1949-1990)". Mi nun kunfandis tiun ĉi tekston kun la informoj de la alia teksto ĝis nun nomita "Federacia Respubliko Germanio" (kreaĵo aparte de Ziko kaj mi). Tiu titolo poste iĝos alidirektilo al teksto "Germanio".ThomasPusch (diskuto) 07:17, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por mi Francio ne gravas, ĉar ĝi restis unueca. Germanio dum la socialismo estis disigita per fera kurteno, bedaŭrinde foje miaj hungaraj fontoj ne diferencas, mi devas esplori, ĉu orienta aŭ okcidenta. Mi faris la diferencon por estu fidela la artikolo.--Crosstor (diskuto) 07:39, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]