Diskuto:Pozono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

1. La artikolo konformas al kriterio de artikolo

2. Pozono estis longe la hungara ĉefurbo, pli longe estis ĉefurbo, ol ekzemple Budapeŝto kaj Bratislavo, tial ĝi meritas o-finaĵon laŭ propra nomo. Meritas ankaŭ kategorion Kategorio:Iamaj ĉefurboj de Hungarlando|Pozsony, kiun Moldur forviŝis. Cetere la kategorio montris Bratislavon kaj ne Pozsony aŭ similan. Do Moldur forviŝis tiun fakton, ke tie estis la hungara ĉefurbo. Bone, ĉar Moldur konfesis, ke pli nova artikolo necesas, kiu montras la iaman hungaran ĉefurbon kun o-fino. Mi dankas tiu ĉi artikolon al Moldur.

3. Similaj artikoloj estas ekzemple Bizanco-Konstantinopolo-Istanbulo kaj Kenigsbergo-Kaliningrado.

4. Estas apartaj artikoloj pri Germanio: Nazia Germanio, Germana Regno, ktp (kaj aliaj landoj, regionoj); estas nelogika malpermesi tion pri Pozono.

5. Vidu: Listo de naskiĝintoj kaj mortintoj en Pressburg, Pozsony kaj Bratislavo, rigardu, kiu kaj kiel kreis la artikolon, poste mi alinomis ĝin. Cetere la enhavo estas grandparte la mia. Tio estas bona ekzemplo, kiel alproprigas la kreinto la enhavon por Bratislavo. Mi tial alinomis la titolon, sed neniu protestis.

6. La origina kategoria problemo de kelkaj kategorioj pri slovakaj urboj jam ne estas solvita. Evidente tiu administraro ne povas/volas/scias agi tion. La simpla forigo de kategorio:slovakoj faras nenion, iom poste iu ajn povas remeti ĝin. Almenaŭ necesus krei ene informon, ke tiu ĉi kategoria branĉo ne ĉiam montras veron. Tion ne nur mi, sed ekzemple Goren prezentis.

7. Kiu tamen volas tranomi/tradirekto la artikolon, tiu komencu ĉe Oświęcim (koncentreja komplekso)! --Crosstor (diskuto) 13:49, 2 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi ne havas specifan sintenon pri tiu afero, krom ke mi tute abomenas naciismojn en kolektiva iniciato kia estas Vikipedio. Oni proponas ekzemploj kiel Kenigsbergo-Kaliningrado kaj Germanio-Nazia Germanio ktp. Sed mi vidas unu grandan diferencon: Tiuj artikoloj estas ligitaj al similaj ekzistantaj artikoloj alilingvaj, dum Pozono ankoraŭ ne, eĉ ne al la hungara. Tio signifas, ke ekzistos orfa artikolo en esperanta vikipedio, kiu tute ne rilatas al Esperanto mem.--kani (diskuto) 22:52, 2 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĝis tiam mi kreis pli ol mil "orfajn artikolojn", intertempe el ili iom jam ne estas orfaj. Dekomence ankaŭ aliaj aŭtoroj faris orfaĵojn, ekzemple memoru pri esperantistoj. Vp ne estas vortaro, kie ĉiu nocio apartenas al alilingva nocio. Mi ĵus kreis Pozonon, ne atendu, ke poste tuj aperos la alilingvaj versioj. Supozeble vi ne legis la hungaran tekston. Unuparte ĝi traktas plene la okazintaĵojn, aliparte tie ne estas o-finaĵo, tial ne ekzistas kategoria problemo. Vidu: LIMR kaŭzis la problemon pro la kategorioj, ili eĉ nun ne estas solvitaj. Kial vi ne kreis kategorian solvon tuj, tiam tiu ĉi artikolo ne estus kreinta. --Crosstor (diskuto) 03:39, 3 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]