Diskuto:Preĝejo Sankta Petro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atentu: dum en la hispana oni uzas la ortografion departamento, en Esperanto la nomo estas departemento, origine el la franca, kun "e" en la tria silabo. ThomasPusch (diskuto) 13:27, 13 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Krome klaras, ke la longega listo eĉ ne estis zorge tradukita de la germana al Esperanto, kaj krome enŝteliĝis iuj nekompreneblaj loknomoj kiel "Ten lamel" (?) aŭ "Sausenheen la" (pri la dua eraro la probabla klarigo estas ke iu senpripense en germana listo ŝanĝis ĉiujn literkombinojn "im" per "en la", do devus ĝuste teksti "Sausenheim" - tia senpripensa hasto sufiĉe fuŝigas ĉiun tekston). Dubindas ĉu tiom granda amasiĝo de ruĝaj ligiloj vere sencas: kiu pensas, ke iam ajn pri ĉiu unuopa kirko estos esperantlingva artikolo, kiam ĝis nun eĉ artikoloj pri provincoj kaj grandaj urbegoj de multaj landoj mankas esperantlingve??? ThomasPusch (diskuto) 13:42, 13 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Kaj la elekto ankaŭ estas iom kaprica: mi ĉiam pensis ke en Pollando, kie vivas multaj ĝisostaj katolikoj, estus pli da kirkoj laŭ kvadrata kilometro ol en iu alia granda lando (kompreneble Vatikano ĉi tie ne kalkuliĝas), sed en tiu listo pri Pollando nur mislokiĝis unu kirko, kiu troviĝas en la germana urbo Bochum, do tute ne rilatas al Pollando, kaj nun tie estas absolute nenio. Tio malfacile kredeblas... ThomasPusch (diskuto) 14:02, 13 nov. 2022 (UTC)[Respondi]