Diskuto:Probablo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

probablo aŭ verŝajneco?[redakti fonton]

De kie venis la vorto probablo en Esperanto? Mi preferas verŝajneco-n. Ĉu iu guruo de la Akademio de Esperanto povus diri? Antaŭdanke, --BACbKA 10:14, 18. Dec 2006 (UTC)

La vorto estas en ReVo http://purl.org/NET/voko/revo/ ekzemple. Maksim 15:10, 18. Dec 2006 (UTC)

Mi venis al mia hejmo kaj ekvidis ke probablo markiĝis per '*' en la vortaro de Bokarev -> ĝi sanktiĝis per Zamenhof! Verŝajneco certe estas bazita sur *-radiko, do ambaŭ estas bonaj. Probablo estas pli bone pri matematiko ke kiu matematikisto konas la radikon neesperante. Pro tio, mi uzos probablon en matematikaj kuntekstoj (ruse вероятность, angle probability)), kaj verŝajnecon sole vulgare (ruse шанс, angle chance). --BACbKA 19:19, 18. Dec 2006 (UTC)

Probablo estas PIV-a vorto.--kani (diskuto) 18:06, 15 okt. 2021 (UTC)[Respondi]