Diskuto:Protektita devenonomado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne konsentas kunigi kun Protektita nomigo de origino (EU), sed nur reredakti tiun artikolon. kiu devus temi pri la franca nomado (AOP) kaj ne eŭropea titolo. DidCORN (diskuto) 10:30, 25 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ankaŭ mi ne konsentas pri la kunigo, sed pro tute alia fakto. Se oni rigardas la interlingvajn ligojn, oni konstatas ke la artikolo Protektita Deven-nomado estas ligita al la anglolingva artikolo Protected designation of origin kiu estas unu el la signo de la aro de protektantaj signoj priskribitaj en la artikolo Geographical indications and traditional specialities in the European Union, kies esperanta versio ĝuste estas la artikolo Protektita nomigo de origino (EU). Ĉi-lasta do tute ne rilatas kun la franca nomado AOP, sed ĝi ja devus estis reredaktita por priskribi la politikon de EU rilate al protektado de lokaj produktaĵoj, kies Protektita Deven-nomado estas nur unu ero. Amike --Baba79 (diskuto) 13:15, 25 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes amiko Baba79, vi tute pravas. Mi forviŝis la proponojn kunigi. Mi notis la alian artikolon Protektita nomigo de origino (EU) kiel "ĝermo". Aliflanke mi proponis alinomi tiun-ĉi artikolon Protektita devenonomado; kion pensas vi pri tiu alternativo ?--DidCORN (diskuto) 12:52, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ne kontrauxas gxin. Baba79 (diskuto) 14:24, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
@DidCORN kaj Baba79: Mi ne trovis la proponon en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, tial nenio plia okazis pri alinomigo. Sed ĉar la diskutejo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj ĉiukaze havas pli da proponoj ol oni sukcesas trakti, kaj la propono ŝanĝi de "protektita Deven-nomado" al "protektita devenonomado" estas nur minimuma kaj efektiva pli ĝustigo (kial la majusklo meze de vorto? kial la ne malĝusta sed nekutima dividostreko Protektita Deven-nomado), mi proponas ne envicigi ĝin en la vicon de traktendaj titolŝanĝoj de Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, sed aldoni mian voĉon Por Por: ŝanĝo al "protektita devenonomado", kaj simple per tri poraj voĉoj diskutpaĝe decidi pri la alinomigo. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 22:25, 26 jan. 2024 (UTC)[Respondi]