Diskuto:Rusia Esperantista Unio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi aldonis pli da informo pri REU. Tamen en la artikolo nun ankoraŭ mankas neŭtralaj opinioj pri REU de aliaj asocioj/uloj, ne ligitaj al REU. Pro tio la artikolo devas esti konsiderata kiel nefinita.--Dima41 (diskuto) 15:48, 1 Maj. 2014 (UTC)

Mi nun forprenis la avertan kaj tre alarmigon ŝablonon {{Ne finita}} kaj ankaŭ la noton ke la ĉapitro pri la socia historio nur estus artikola ĝermo: vikipedia ĝermo estas plena teksto el tri mallongaj frazoj, kaj eĉ tre kritikante vidi tiun ĉi tekston - ĝi ekzistas el pli ol tri mallongaj frazoj. Kompreneble la teksto profitus de pliaj aldonaĵoj, kiel praktike ĉiu artikolo, kaj la ruĝaj ligiloj ankaŭ sen averto "ne finita" alarmigi atentigas kiuj temoj estas eĉ ne komencitaj. Sed la teksto de 2014 ĝis nun kreskis de 2 507 ĝis pli ol 15 712 bitokoj, do pli ol ses-obliĝis. Do videble la teksto ne plu estas la sama, kiu tiom akre kritikiĝis en 2014. Mi havas etan aldonon - laŭ mi deca artikolo pri asocio en 2023 havu informkeston, tion mi ĵus aldonis. Kaj mi substrekus la deziron de Dima41 havi ankoraŭ pli da informoj de el la asocio kaj de ekster ĝi. Mi mem tiajn informojn ne povas doni, ĉar mi sias absolute nenion pri REU. Sed mi alvokas kolekti pliajn informojn sen drastaj minacoj kaj negativaj alarmigaj ŝablonoj. ThomasPusch (diskuto) 21:00, 22 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Krome mi tre forte dubas ĉu tiom saĝas plene publike vidigi statistikon de 400, nun ankoraŭ 180 individuaj membroj, kaj detale listigi ke la klubeto de la ĉefurbo Moskvo en 2018 havis ekzakte 5 (!) membrojn. Ĉio kio estas skribata en Vikipedio estas plene publika, kaj ĉiu ajn per helpeto de google translate povas plene vidi ĝin ankaŭ ne komprenante ajnan vorton de Esperanto. Mi pensas ke membronombro de ekzakte 5 homoj en la ĉefurbo estas hontiga detalo, kaj kruda mencio pri tio konsidereblas malica elstarigo. Pli: mi dirus ke se REU-funkciulo protestus ke tiuj nombroj donas misan bildon pri asocio, ke la asocio postulus senspure forigi tian kalumnion, kaj postulus protekton de la paĝo ekzemple kontraŭ anonimaj kontribuantoj, ke tiam oni en vikipedio devus serioze konsideri tiun peton kaj eble fari tiel. Membronombrojn oni povas draste misuzi por troiga propagando aŭ por neniiga kalumnio: kiam Ivo Lapenna fanfaronis ke UEA sub lia prezidado ĉiujare signifege pligrandiĝis, kaj li prisilentis ke la altigo de membronombroj nur estis pro la alpreno de iuj fortaj landaj asocioj kun tre multaj asociaj membroj kiel tiuj de Germanio kaj Pollando, kio tute ne estis la merito de s-ro Lapenna, tiam tia propaganda misinterpreto de statistiko kritikindas, sed se oni per ridinde mizeraj nombroj misfamigas asocion, tio ankaŭ kritikendas. Sed por protekti asocian paĝon kontraŭ misfamigo, laŭ mia kompreno devus alveni iu kiu petas tion. Tio ŝajne ankoraŭ ne okazis. ThomasPusch (diskuto) 21:14, 22 jan. 2023 (UTC)[Respondi]