Diskuto:Rusina lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anglalingva vikipedio havas du artikolojn en:Ruthenian language (aŭ malnova belarusa) kaj en:Rusyn language kiuj ambaŭ havas ISO 639-2 kodon sla. Ĉu temas pri du apartaj lingvoj, ĉu du nomoj por sama lingvo ? Ĉu temas pri historio, politiko, geografio aŭ lingvistiko ? Arno Lagrange  07:59, 11. Maj 2007 (UTC)

Pro scivolemo mi rigardis la artikolon pri Rutena lingvo en la rusa WP - mi almenaŭ deĉifris la titolon: "Okcidentrusa skriba lingvo" - krome ĝi estas konsiderata kiel mortinta. Supozeble la Rusina lingvo prenis ĝian lokon. Ambaŭ lingvoj havas saman ISO 639-2 kodon: sla - tamen nur la Rusina havas ISO 639-3 kodon: rue. --Dominik 20:56, 26. Jan 2011 (UTC)

Temas pri du nomoj por la sama lingvo. La nomo "rutena" estas en PIV. La nomo "rusina" tute ne taŭgas, ĉar tiam la popolanoj estus "rusinoj". Oni ne bezonas multege da imagopovo por vidi, ke tio povus esti konfuza. La kodo "sla" signifas nur "slavan lingvon". Lingvano 21:10, 26. Jan 2011 (UTC)

La kaŭzo de ĉio tio estas ke la 23-an de januaro 2011 ekaperis Vikipedio en la Rusina lingvo sub kodo "rue". Fakte "rusino" kolizias kun nia delonge establita "rus'ino". Sed ni ne povas haltigis antaŭeniron de la socio pro tio. --Dominik 06:11, 27. Jan 2011 (UTC)

Troveblas jeno laŭ kiu la lingvo estus RUTENA : "Bonkáló estas unu el la malmultoj,kiu párolás la rutenan lingvon.eĉ science studas ĝin.Lia eminente bazigita ukraina kaj rusa lingvoscio estis utiligita de hungaraj oficialaj organoj postmilite,sed precipe nuntempe, post la religieciĝo de Subkarpatio. Lia science prepariĝo estas grandega valoro por Hungario; li laboras por profundigi la interkonsenton de rutenoj kaj hungaroj. Li verkis tutan aron da laborajoj, kiuj traktas rutenajn problemojn..." en : Dr. Atilla Salga : Sandor Bonkálo kaj la orientaj slavoj (http://mek.oszk.hu/14700/14718/14718.pdf), en ĝi teksto kiu temas pri la rutena (ukraina) temo en lia verkaro, p. 50, --Alifono (diskuto) 16:36, 15 jul. 2017 (UTC)[Respondi]


Iu ĵus provis senaverte ŝanĝi la kapvorton de la artikolo Rutena lingvo al "rusena lingvo" kaj Rutenoj al "rusenoj" en la teksto de la artikolo.
Notindas, ke jam ekzistas du apartaj artikoloj rutena lingvo kaj rusina lingvo, en kiuj evidente temas pri la samo!
Mi provizore proponas haltigi/nuligi la ŝanĝojn, anticipante klarigojn, diskuton kaj respondojn pri koncernaj duboj.
Ĉar la ŝanĝado okazas en pluraj artikoloj, mi proponas pludiskuti en neŭtrala, nemovebla loko, kie mi jam komencis arigi argumentojn - bv iri ĉi tien: diskuto
Amike, Filozofo (diskuto) 22:09, 9 okt. 2020 (UTC)[Respondi]