Diskuto:Rutenoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rimarkigo pri rusino/ruteno[redakti fonton]

En ĉiuj Esperanto-vortaroj tiu ĉi nacio estas nomata rutenoj, kio estis ankaŭ la originala titolo de tiu ĉi artikolo. "Rusino" estas difinita kiel ino de rusa popolo, ekz. en Reta Vortaro kaj en ĉiuj aliaj. Oni povas diskuti pri la taŭgeco de la esprimoj (ruso - rusino - rusinino - Rusinio - ruteno - rutenino - Rutenio). sed unuopulo ne povas simple forigi vorton, kiun mencias ĉiuj vortaroj kaj kiu estas ĝenerale akceptata, kaj anstataŭigi per alia nur pro tio, ke al li ĝi pli plaĉas. (Rimarko de Vikipediisto:Miroslav MALOVEC je 10:19, 16. Mar 2008, transportita el la artikolo al la diskuto de Lu 08:59, 10. Apr 2008 (UTC))

Se por io jam ekzistas vorto en Esperanto, kiu estas delonge uzata, Vikipedio ne povas enkonduki novan vorton. Mi do atentigis la ŝanĝinton Riwnodennyk en lia Vikipediista diskuto:Riwnodennyk. Post kelkaj tagoj ni reŝanĝu al 'rutenoj', eble aldonante apartigilon che 'rusinoj', kiu mencias la rus-inojn kaj la rutenojn kun ilia nomo en la propra kaj aliaj lingvoj. --Lu 08:59, 10. Apr 2008 (UTC)
Mi ĝenerale konsentas kun la ĉi-supra rekomendo de Lu. Cetere, iu ĵus provis senaverte ŝanĝi la kapvorton de la artikolo Rutena lingvo al "rusena lingvo" en la teksto de la artikolo. Mi provizore nuligis tiun ŝanĝon kaj, anticipante klarigojn, diskuton kaj respondojn pri koncernaj duboj: temas pri stranga samtempa uzado de la radikaloj ruten-/rusen-/rusin-/rus-in- rilate gentojn, lingvojn, kulturojn, religiojn ktp. Ni provu malnodi tiun ĉi konfuzaĵon.
Ĉar la ŝanĝado koncernas plurajn artikolojn, mi iniciatis diskuton en neŭtrala, nemovebla loko: sur mia propra diskutpaĝo: bv iri ĉi tien: diskuto
Amike, Filozofo (diskuto) 22:19, 9 okt. 2020 (UTC)[Respondi]