Diskuto:Subgubernio Rumoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto de tiu ĉi kaj la parencaj paĝoj estas senespere malnoveca, de antaŭ preskaŭ 20 jaroj, kiam vikipedio ankoraŭ estis bebo. Sed pri tio ŝajne neniu interesiĝas: kio moviĝas ĉi tie estas precipe la titolo, kiujn iuj homoj renomas kaj renomas, ĉiam sen mencii ajnan argumenton. Tial la lastan renomigon fare de homo kiu sin nomas "Resoneko" kaj en Vikipedio ekskluzive nur redaktis en malpli ol semajno de novembro 2020, do nomeblas "novulo", mi ne aprobas. Li aŭ ŝi ŝanĝis la titolan parton Rumoj al Rumoi. Se li aŭ ŝi donintus argumenton, eble la kialo estus "en la angla lingvo estas tiel, kaj la angla (sistemo Hepburn) oficialas en Japanio." Tiu estus argumento (kiun mi nun inventis anstataŭ li aŭ ŝi). Tamen "subgubernio Rumoi" ne estus angla vorto, vidu, la unua parto estas klare esperanta; o-finaĵo kaj du esperantaj vortradikoj (en la angla Hepburn-sistemo la vorto estus "Rumoi-shinkō-kyoku", tiam ne eblas fortranĉi unu parton kaj alglui ĝin al vorto de Esperanto). Kaj por esperanta vorto la diferenco inter Rumoi kaj Rumoj estas la prononco. Rumoi havas tri silabojn kaj tri vokalojn, Ru - Mo - I, kaj Rumoj havas du, Ru - Moj. Mi ne parolas la japanan, sed laŭ miaj fontoj ŝajnas al mi, ke la prononco pli proksimas al la dua variaĵo. Se oni ekzemple ŝanĝas la insulan nomon Hokajdo al Ho- Ka- I- Do, ankaŭ ŝanĝiĝas la prononco, kaj la formo "Ho- Ka- ... I- ... Do" klare sonas malĝuste, tute ne kiel Pri tiu ĉi sono aŭskulti. Tial mi ne volas, ke oni simple laŭplaĉe ŝovas titolojn tien kaj reen sen ajna argumentado, sed ke ĉi tie, diskutpaĝe, oni skribu validajn referencojn antaŭ ol proponi alinomi la artikolan titolon denove. ThomasPusch (diskuto) 14:20, 24 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi nun metis modernan informkeston, kiu aŭtomate uzas la plej novajn tie notitajn informojn el vikidatumoj. Nombroj de 2018 eble ne estas tute aktualaj, sed ĉiukaze pli bonaj ol la nombroj de 2004 (!!), kiuj ĉi tie ĝis nun legeblis. ThomasPusch (diskuto) 14:46, 24 dec. 2022 (UTC)[Respondi]