Diskuto:Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mi proponas kunigon de tiu ĉi artikolo kun Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg: tio estas ankaŭ en la germanlingva versio tiamaniere farita. Krome la mallongeco informa ne ĝustigas propran artikolon. Ekster tio: la Universitato de Wittenberg - kiu kunfandiĝis kun la halle-a - ja meritis havi propran artikolon: ĝi ja estas tute historia, dume la halle-a universitato jes ja funkcias ĝis hodiaŭ, kaj sekve estas la historio antaŭ 1817 (dato de la kunfandiĝo) samtempe la historio de la nuna universitato. --Giorno2 (diskuto) 09:55, 8 jan. 2017‎ (UTC)[Respondi]
Mi apogas, mi kredas ke Thomas Pusch devus esti renomiginta mian artikolon pri la Universitato de Halle al Universitato de Halle-Wittenberg, anstataŭ krei alian. Ni devas kunigi niajn klopodojn por plibonigi pli kaj pli nian enciklopedion kiu apartenas al ĉiuj. Claudio Pistilli (diskuto) 12:50, 20 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ĉi tie unufoje pasis en majo 2016, kaj nun pli ol kvin jaroj pli poste, denove alvenis ĉi-tien, vidante la komentojn de 2017 kaj de 2019. Mi tute ne kontraŭas renomigi la artikolon pri la Universitato Halle al Universitato Halle-Wittenberg, por kongruiĝi kun plej multaj alilingvaj vikipediaj branĉoj, kvankam por mi ankaŭ estintus en ordo havi tri tekstojn pri la tri historiaj fazoj - mi sume indiferentas, kaj dubokaze volonte plenumas la evidentan peton de Claudio. Nur: estintus bele atentigi min pri la diskuto, ĉar mi ne povas flari ĝin, estante aliloke en la grandega enciklopdio. ThomasPusch (diskuto) 17:50, 1 dec. 2021 (UTC)[Respondi]