Diskuto:Verda stelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

brelok/o Z. Juveleto aŭ ornamaĵeto, pendanta de koliero, ĉeno de poŝhorloĝo ks. Sj1mor (diskuto) 11:10, 22 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi vastigu:

brelok/o Z. Juveleto aŭ ornamaĵeto, pendanta de koliero, ĉeno de poŝhorloĝo[1] - aŭ de ŝlosilĉeno, kiu ruse nomatas брелок ("brelok", de malnova franca vorto breloque; moderne france oni nomas ĝin porte-clefsporte-clé). Se rilata al ŝlosiloj, la kutima nuntempa esperantlingva vorto por tia ornamaĵo estus ŝlosilingo.

ThomasPusch (diskuto) 03:37, 24 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

PS: Mi aldonas la informon al la artikolo ŝlosilingo, kaj alidirektigas la titolon "breloko" tien. ThomasPusch (diskuto) 04:19, 24 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Aparte de la supra bluigo de antaŭe ruĝa ligilo:

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 01:21, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]