Diskuto:Vikidatumoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kiom da datumoj por artikolo[redakti fonton]

Ĉe multaj artikoloj oni uzas taŭgan informkeston kies datenoj kaj bildoj devenas de vikidatumoj. Kutime estas nur unu bildo, sed foje pli ol unu. Oni povas scii kiom da bildoj estas nur per aplikado de la inforkesto, kaj sekve vidi la rezultojn.

Ĉu oni povas scii deantaŭe kiom da bildoj estas en vikidatumoj kiuj rilatas al artikolo? Mi volas scii tion por elekti pri kiuj artikoloj estos pli valora aldoni la informkeston. Sj1mor (diskuto) 16:41, 6 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sj1mor:. Certe eblas ekscii ion pri la Vikidatumoj. Ĉiu artikolo kun intervikiaj ligiloj per la Vikidatuma meĥanismo aktivigita en 2013 (se mi ĝuste memoras), maldekste sub "Iloj" havas la ligilon "Ero en Vikidatumoj". Per tio eblas trovi la rilatajn Vikidatumajn informojn. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:59, 6 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Krome multaj informkestoj je la fino havas en la piedlinio ligilon al la rilata Vikidatuma paĝo, sed nur se ili ion transprenas de tie. --Tlustulimu (diskuto) 16:57, 6 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes, sed ĉu mi povas scii la nombron da bildoj antaŭ ol alveni al la artikolo mem? Ekz mi deziras liston de artikoloj ordigita malsuprenire laŭ la nombro de bildoj en vikidatumo. Sj1mor (diskuto) 17:00, 6 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aldonis plian funkcion al {{Wikidata/bildoj}} kaj iomete testis ion.
El {{#invoke:Wikidata/bildoj|nombro|id=Q2272243}} fariĝas la jeno:
Kaj el {{#invoke:Wikidata/bildoj|nombro|id=Q40881}} fariĝas la jeno:
  • Nombro de bildoj: 2 - por P18 de la artikolo Carson City
Eble ja estus bone, se mi ankoraŭ plu redaktus la funkcion. Sed nun ĝi jam iomete funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 18:12, 6 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas ke la nova funkcio ja funkcias laŭ viaj testoj. Gratulojn.
Sed al mi estas dezirota liston de artikoloj kies nombro da bildoj en vikidatumoj estas pli ol iu malsupra limo. Sj1mor (diskuto) 18:33, 6 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Hm. Mi ne scias, kiel tia listo povus esti kreata. - Ĉu eble iu alia scias tion? - Mi ĵus rigardis al Specialaĵo:Specialaj paĝoj, sed ne trovis ion uzeblan tie. --Tlustulimu (diskuto) 19:10, 6 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

kiom da datumoj por artikolo, ĉio sed krom bildoj[redakti fonton]

Pli ĝeneralite demando sed same demandite. Ĉu oni povas scii deantaŭe, sen kono pri iu artikoloj temas, kiuj havas iomege da datenoj en vikidatumo? Tio estas grava scigo por decidi al kiuj artikoloj estos oportune uzi proprajn informkestoj por eltrovi la datenoj al la artikolo mem. Sj1mor (diskuto) 07:17, 7 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikidatumaj nomoj[redakti fonton]

Notu ke kiam aperas nomoj/valoroj el Vikidatumoj ĉe informkesto oni bezonas serĉi ilin laŭnome en Vikidatumoj (kaj NE en Vikipedio!) por trovi la registrado de la nomo kaj kontroli ĝian uzon de vikipedioj.

Sufiĉe ofte nomo aperas en la angla, kaj foje ĝi aperas multefoje, kiam temas pri samnoma filmo, kaj libro, kaj teatraĵo, ktp, sed ĉiu kun ĝia propra kodo de vikidatumoj.

La eltrovo en vikidatumoj povus helpi al vi komenci novan artikolon esperantlingve pri la afero eltrovita.

Deziras al vi agrablan laboron Sj1mor (diskuto) 14:58, 2 sep. 2023 (UTC)[Respondi]