Diskuto:Vikingoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo estas tute misa kaj fuŝa! "Vikingoj" ja estas gento; la vikingoj estas la praskandinavoj. La unuaj "normanoj" aŭ "norduloj" de Normandie en hodiaŭa Francio fakte estis skandinavaj elmigrintoj. Certe, multaj el ili estis piratoj, sed difini tiel ĉi ne tro seriozigas la Vikipedion. --Skandinavo, Bab 09:37, 1. Sep 2004 (UTC)

Mi prenis la enhavon el PIV (pri piratoj plendu ĉe PIV) kaj hungara enciklopedio (ankaŭ min suprizis la teksto)! Oni do fakte nomis komence vikingoj nur tiujn, kiuj prirabis Eŭropon. Ili estis gente normanoj. Bedaŭrinde en mia enciklopedio staris nur tiom da teksto, tiel mi celis alŝuti la tekston kaj poste korekti laŭ aliaj vikipediaj tekstoj. Ŝajnas al mi, ke la okcident-Eŭropa vorto por normanoj estis vikingoj kaj varegoj en orienta Eŭropo. Sed en la angla, germana ekzistas apartaj artikoloj. Mi petas de vi paciencon. Vikipediisto:Razilklingo

el la angla vikipedio

  • Viking - the name of seafaring Scandinavians during the Viking Age (in the western trail)
  • Varangian - the name of seafaring Scandinavians during the Viking Age (in the eastern trail)

el la angla: The vikings or Varangians were traders, settlers, and most famously, pirates (often after unsuccessful ventures) from Scandinavia who in the years between 800 and 1050 colonized, raided and traded the lengths of the coasts, rivers and islands of Europe and the northeastern shores of North America. They called themselves Norsemen (Northmen) (modern Scandinavians still refer to themselves as the people of the North, nordbor).

La artikolo restas fuŝa. Kiel posteulo de la vikingoj, mi sentas fortan urĝon reskribi ĉion, sed ne scias, ĉu mi havas tempon. La PIV-uloj nebone studis la Skandinavian historion. Kaj fine, la vikingoj ne sin nomis "Norsemen", tiu estas modernangla traduko de skandinavia vorto. Ve! Bab 10:48, 16. Sep 2004 (UTC)

Do, ĉiu enciklopedio eraras, la multaj redaktantoj en la angla vikipedio eraras; nur vi pravas. Ve!:) RK

En la artikolo legeblas: "Normanoj estas termino por skandinavoj okupantaj Normandion en la vikinga epoko". Sed kiam oni rigardas la Esperantan artikolon pri Normanoj, la vorto estas uzata tute alie tie– nome kiel termino por la praskandinavoj, sekve nordĝermanoj ĝenerale. Zjac (diskuto) 23:19, 31 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi estas ŝanĝinta la terminojn kiujn mi menciis en mia antaŭa komento. "Normanoj" por "norðmenn" kaj "normandoj" por skandinavoj loĝintaj en Normandio. Zjac (diskuto) 09:16, 1 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Podkasto[redakti fonton]

Mi klopodis aldoni podkaston en Esperanto pri la vikingoj, sed ĝia kodo videblis tiel:

<a class="spreaker-player" href="https://www.spreaker.com/user/manchapod/nppe1" data-resource="episode_id=42504512" data-theme="light" data-autoplay="false" data-playlist="false" data-cover="https://d3wo5wojvuv7l.cloudfront.net/images.spreaker.com/original/890e6639facb6943c9ba3e9ff4867b9b.jpg" data-width="100%" data-height="400px">Listen to "NPPE1 - "La Vikingoj, Islando, Lempo kaj la Finna Benko" kun Siru" on Spreaker.</a><script async src="https://widget.spreaker.com/widgets.js"></script> —La komenton aldonis, sen subskribo, Alifono (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Alifono. Mi dubas, ke tia kodosalato iel funkcius en nia Vikipedio aŭ eĉ iu alilingva Vikio. Sur kiu paĝo vi trovis tion? --Tlustulimu (diskuto) 17:50, 22 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus metis la ligilon al la podkasta paĝaro, ĉar rekta enplekto ne eblas. Krome mi iomete aŭskultas ĝin, ĉar mi ŝatas aŭskulti esperantajn podkastojn laŭeble kaj volis scii laŭ daŭron. Krome mi rearanĝis la finan parton de la artikolo. Kutime la eksteraj ligiloj aperas je la fino, eĉ ankoraŭ post la referencoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 22 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon kara.Referencoj ĉe mi aperas AŬTOMATE tute fine de la artikolo (ĉiam), post kiam mi mane devas translokigi la referencojn supren. Mi ĉiam uzas enhavtradukilon (Content Translation) por la kreo de eo-versio. Kiel solvi tiun problemon? Eble vi faras aliel. Alia problemo kiun mi ne komprenas estas ke ne eblas publikigi la tradukon en la propra provejo. Aŭ ĉu tio tamen eblas?--Alifono (diskuto) 20:41, 22 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Nedankinde :-) Referencoj aperas nur ĉe la fino, se en la artikolo ne ekzistas la vikia kodo <references/> nek la ŝablono {{referencoj}}. Sed mi preferas la ŝablonon, ĉar ĝi ebligas eĉ aperigi la referencojn en pli ol unu kolumno kaj havas esperantan nomon. - Ankaŭ mi foje uzis la enhavtradukilon. Sed mi ĉiam post la konservo enmuntis ŝablonojn, se eblis. Krome mi ankoraŭ ne testis, ĉu truke eblas konservi tradukaĵon en mia provejo. --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 22 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Mankas por multaj novuloj kaj ankaŭ por mi filmeto kiel krei referencojn (prefere disde notoj -> en kelkaj vikipedioj aparta sekcio). Ĉu iuj esperanstisto-vikipediano povus krei similan filmeton pri tio kiel konsultebla en la hispana vikipedio => => https://es.wikipedia.org/wiki/Ayuda:Introducción/Videos kaj elektu agregar referencias. Ĉu mi povas kontakti vin per retpoŝto ?--Alifono (diskuto) 10:37, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

En la anglalingva versio estas abunda materialo prenebla.--kani (diskuto) 13:15, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]