Diskuto:Ϗ

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la titolo estas en la angla? --demandis, sen subskribo, Amadeo Sendiulo je 20:22, 15 sep. 2022‎

Ϗ (former Unicode lowercase)[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la artikolon Ϗ (former Unicode lowercase), kies krampa parto pro alinomado de aŭtomata skripto estas en la angla. Tion ni korektu. Sed al kio? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:06, 15 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

La artikolo temas pri la signo mem, do ni simple forigu la parentezon? Ekzistas aliaj artikoloj kun unusigna titolo: X, @, ... Lingvano (diskuto) 08:27, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Tia "ekzotika" signo ne estas ĉiam bone videbla, ekz-e se oni ne havas taŭgan litertiparon instalitan. Artikoltitoloj kun normalaj esperantaj literojn funkcias pli senprobleme. Eble la nomo estu "Kaj (simbolo)", simile al iuj aliaj lingvoj, aŭ "Kaj-simbolo". - Moldur (diskuto) 10:28, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Fakte jam ekzistas Ϗ, kiu resendas al sekcio en la artikolo pri Kaj-signo. Do ĉu la alia artikolo estas bezonata? Lingvano (diskuto) 10:46, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ϗ, anstataŭigante la nunan alidirektilon. Mi ankaŭ akceptus kunigon kun Kaj-signo, kvankam mi preferus, ke ĉiu signo havu propran artikolon, ĉar ili havas proprajn historiojn, eĉ se la funkcio estas sama. Arbarulo (diskuto) 14:19, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi aliĝas al la proponoj de Lingvano kaj Abarulo favore al simpla Ϗ, anstataŭigante la nunan alidirektilon. Nun estas du artikoloj, kaj estas argumentoj por kaj kontraŭ kunigo. Sed mi timas ke la komprenebla teknika dubo de Moldur, kiu volus apartan nomon "kaj (simbolo)" apud "kaj (signo)", gvidus al konfuzo poste, kio estas kio, ĉar multaj homoj ne bone diferencigas inter simbolo kaj signo (kaj fakte ambaŭ signojn oni povas kompreni kiel signo kaj kiel simbolo). Ĉiukaze la antaŭa angla klarigo ke temus simple pri "former Unicode lowercase" misgvidas, ĉar la signo neniel inventiĝis por unikodo sed estas antikva kopta signo, historie parenca al la & kiu estas sur ĉiuj komputilaj klavaroj, sed tamen aparta litero... Mia klavaro tute ne bildigas koptajn literojn, do tiu kopta litero ne estas escepto - mia klavaro ankaŭ ne bildigas grekajn (krom la beta), cirilajn, hebreajn aŭ arabajn karaktrojn, aŭ la supersignajn esperantajn, sed tio ne signifas ke ili ne ekzistas kaj ke ne ankaŭ mi povas bildigi ilin, nur ne je simpla premo de nur unu klavo... Simple mi konsiderus & parton de la latina alfabeto kaj Ϗ parton de alia alfabeto: por mi tio estas forta argumento ne kunĵeti la du signojn en unu tekston por ambaŭ. Mi nun alinomigas la paĝon al "Ϗ", ĉar la peto jam tre longe pendas. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 17:10, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Tute bone. Mia komento supre ja ne estis iu bone trapensita propono, sed nur simpla pensero. Evidente "kaj-signo" kaj "kaj-simbolo" kiel du apartaj artikolnomoj nur pligrandigus la konfuzon kaj ne estus bona solvo. Mi kontentas pri via nuna alinomigo. - Moldur (diskuto) 18:30, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]