Talino
(Alidirektita el Tallinn)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Talino (Revel) | |||
estone Tallinn, germane Reval, svede Lindanäs, ruse Таллин | |||
urbo | |||
Malnova urbo de Talino
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Tallinn | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Harju | ||
Statuso de urbo | Statuta urbo | ||
Maro | Balta Maro | ||
Situo | Talino | ||
- koordinatoj | 59° 26′ 14″ N 24° 44′ 43″ O / 59.43722 °N, 24.74528 °O (mapo) | ||
Areo | 159,2 km² (15 920 ha) | ||
Loĝantaro | 408 831 (01.04.2010) | ||
Denseco | 2 568,03 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1536 | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | |||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
Nomo | Malnova Urbo de Talino | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1997 (#21) | ||
Numero | 822 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.tallinn.ee | |||
![]() |
Talino (estone Tallinn; ĝis la 19a jarcento ankaŭ Revel, germane Reval) estas la ĉefurbo de Estonio kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝi apartenas al la distrikto Harju kaj estas ties administra centro.
Talino situas ĉe la bordo de la Balta maro kaj estas ligita kun aliaj baltaj landoj per pramlinioj.
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Monteto Toompea
- Sinagogo de Talino
Transportoj[redakti | redakti fonton]
Balti jaam (esperante Balta stacio) estas la ĉefa fervoja stacio en Talino. Ĉiuj suburbaj, longdistancaj kaj internaciaj trajnoj eliras el la stacio.
Esperanto en Talino[redakti | redakti fonton]
En Talino ekzistas Esperanto-Grupo ekde 1919 fondita de V. Aro, Johannes Vahtkerl kaj Helmi Dresen.
Esperantistoj el Talino[redakti | redakti fonton]
Talino estas naskiĝurbo de Elisabeth Lübek kaj Robert Gutmann. Tie loĝis kaj movadis Helmi Dresen kaj Augustin Pung.
|