Talos la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Talos IV)
Talos la 4-a
fikcia planedo • fikcia astro en Star Trek • planedo de klaso M
Verko The Cage
The Menagerie, Part 2
Cathedral
Q&A
Star Trek: Star Charts
Star Trek Maps
The Worlds of the Federation
If Memory Serves
Watching the Clock
Federation – The First 150 Years
Star Trek: The Original Series Core Game Book
Informoj
Originala nomo Clesik
vdr

Talos la 4-aTalos IV estas fikcia planedo de Star Trek kie okazas la provepizodo The Cage kaj sekve, la epizodo The Menagerie de Stela Vojaĝo: La Origina Serio.

La surfaco de la planedo estis detruita de militoj kaj sur la planedo vivas nature nur kelkaj bluecaj plantoj, kies folioj donas metalan sonon kiam oni tuŝas ilin. La talosianoj, raso de humanoidoj kun bulbaj kapoj, vivas sub la surfaco de planedo. La planedanoj povas kaŭzi iluziojn telepatie. Primitivaj emocioj povas bloki la kapablon de la talosianoj por legi mensojn. Talosianoj estas sklavigemaj, sed ne estas venĝaj.

Talos la 4-a estis vizitita de scienca ekspedicio, kies kosmoŝipo kraŝis en la planedo kaj, 80 jarojn poste, estis revizitita de Enterprise sub komando de Kapitano Christopher Pike. Post la vizito de Pike, kosma floto de Unuiĝinta Federacio de Planedoj malpermesis, kontraŭ mortopuno, la vizitojn al Talos. Dektri jarojn poste, Enterprise orbitis la planedon por porti tien la kripliĝitan kapitanon Pike'n.