Krtek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Talpĉjo)
Krtek
animated short film series
Originala titolo Krteček
Origina lando Ĉeĥoslovakio, Ĉeĥio
Ĝenro porinfana filmo, porfamilia filmo, porinfana televida serio, comedy television series, fabelfilmo, movbilda filmo
Reĝisoro Zdeněk Miler
Muziko de Miloš Vacek • Vadim Petrov • Jaroslav Křička • Milan Kymlicka
Amplekso
Epizodoj 49
Elsendo
Elsendita 1957 – 2000
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La Talpo, nomata Krtek Krteček (Talpĉjo, eta talpo), estas animaciita persono en serio de kartunoj, kreita de la ĉeĥa animaciisto Zdeněk Miler.

Krtek

Estis unua spektita en 1956 en Prago, kiam Miler volis krei porinfana kartuno pri kiel la linaĵo estas ellaborita. Li volis forta Disney-influo en la kartuno per elekto de besto por la ĉefrolo, kaj decidis elekti talpon post stumbli pro talpa monteto dum piedirado. La unua filmo nomita "Jak krtek ke kalhotkám přišel" ("Kiel la talpo akiris sian pantalonon") debutis en 1956, kaj la ĉarma ĉefpersono gajnis grandegan popularecon en multaj Orient-Eŭropaj landoj, Germanio, Aŭstrio, Barato kaj Ĉinio. Produktado por pliaj epizodoj komencis en 1963 kaj de tiam, ĉirkaŭ 50 epizodoj estas kreitaj.

La unua epizodo de la kartuno estis rakontita, sed Miler volis ke la kartuno estu komprenita en ĉiuj landoj de la mondo, tiel li decidis uzi siajn filinojn kiel voĉaj aktoroj, reduktante la paroladon al mallongaj ne-vortaj ekkrioj por esprimi la talpaj sentoj kaj mondo percepto. Ili ankaŭ iĝis la testantoj de la procezo de kreado ĉar estis ili kiuj spektis la tutan filmon unue, tiel Miler povis decidi ĉu la mesaĝo de la filmo povus atingi la infanojn, aŭ ne.

Mi bezonis longe por tion konscii, sed kiam mi desegnas Krtek-n, mi min desegnas.

Zdeněk Miler

Dum Majo 2011 la usona astronaŭto kaj geofizikisto Andrew FEUSTEL kunprenis pluŝan figuron de Krtek en kosmon, kadre de lasta uzo de kosmoŝipo »Endeavour« kun restado en la internacia spacejo »ISS«.

La kreinto de »Krtek« ege ĝojis pri tio kaj interŝanĝis donacojn kun la astronaŭto (la astronaŭto ricevis originan desegnaĵon, kaj MILER la pluŝfiguron). En la artikoloj ne estis menciita, sed laŭ foto supozeblas ke ambaŭ renkontiĝis.

FEUSTEL raportas ke la pluŝfiguro dum la restado kutime ŝvebis tra la »ISS«, sed eblis fiksi je la interna muro per dorsa t. n. lapbendeto.[1]

Muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko ludas gravan rolon en la kartuno, ĉar la animaciuloj preskaŭ neniam parolas (ili uzas nekompreneblaj emociaj sonoj kelkfoje). La originala muziko de la serio uzas tradiciajn muzikajn instrumentojn (anstataŭ sintezilojn).

Komponistoj:

Mallongaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Epizodo Esperanta titolo Ĉeĥa titolo Jaro Minutoj
00. Kiel la talpo akiris sian pantalonon Jak krtek ke kalhotkám přišel 1957 11:51
01. La talpo kaj la aŭtomobilo Krtek a autíčko 1963 14:30
02. La talpo kaj la raketo Krtek a raketa 1966 08:40
03. La talpo kaj la radioaparato Krtek a transistor 1968 08:10
04. La talpo kaj la verda stelo Krtek a zelená hvězda 1969 07:30
05. La talpo kaj la maĉgumo Krtek a žvýkačka 1969 07:20
06. La talpo en la zoo Krtek v Zoo 1969 06:05
07. La talpo ĝardenistas Krtek zahradníkem 1969 06:55
08. La talpo kaj la erinaco Krtek a ježek 1970 08:25
09. La talpo kaj la bombon-stangeto Krtek a lízátko 1970 08:00
10. La talpo kaj la televidilo Krtek a televizor 1970 05:30
11. La talpo kaj la ombrelo Krtek a paraplíčko 1971 07:10
12. La talpo pentristas Krtek maliřem 1972 09:35
13. La talpo kaj la alumetujo Krtek a zápalky 1974 05:30
14. La talpo kaj la muziko Krtek a muzika 1974 05:15
15. La talpo kaj la telefono Krtek a telefon 1974 05:25
16. La talpo kemiistas Krtek chemikem 1974 05:30
17. La talpo kaj la fluganta tapiŝo Krtek a koberec 1975 05:40
18. La talpo kaj la ovo Krtek a vejce' 1975 05:35
19. La talpo je Kristnasko Krtek o Vánocích 1975 05:45
20. La talpo fotistas Krtek fotografem 1975 05:45
21. La talpo horloĝistas Krtek hodinářem 1975 05:25
22. La talpo kaj la konstrumaŝino Krtek a buldozér 1975 05:43
23. La talpo en dezerto Krtek na poušti 1975 05:52
24. La talpo en karnevalo Krtek a karneval 1976 05:25
25. La talpo kaj la karbo Krtek a uhlí 1995 04:10
26. La talpo kaj siaj amikoj Krtek a kamarádi 1995 05:18
27. La talpo je semajnfino Krtek a víkend 1995 05:05
28. La talpo kaj la roboto Krtek a robot 1995 05:00
29. La talpo kaj la festo Krtek a oslava 1995 05:04
30. La talpo kaj la anaseto Krtek a kachničky 1995 05:00
31. La talpo kaj la metroo Krtek a metro 1997 05:00
32. La talpo kaj la fuongoj Krtek a houby 1997 04:28
33. La talpo kaj la museto Krtek a myška 1997 05:19
34. La talpo kaj la leporeto Krtek a zajíček 1997 05:11
35. La talpo kaj la patrino Krtek a maminka 1997 05:20
36. La talpo kaj la inundo Krtek a potopa 1997 05:04
37. La talpo kaj la neĝhomo Krtek a sněhulák 1998 05:09
38. La talpo ĉe la plaĝo Krtek a dovolená 1998 01:15
39. La talpo kaj la fluto Krtek a flétna 1999 05:05
40. La talpo kaj la fonto Krtek a pramen 1999 05:33
41. La talpo kaj la obstinulo Krtek a šťoura 1999 05:21
42. La talpo kaj la hirundo Vikipedio Krtek a vlaštovka 2000 04:25
43. La talpo kaj la fiŝeto Krtek a rybka 2000 05:02
44. La talpo kaj la raneto Krtek a žabka 2002 05:20

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Esperanta titolo Ĉeĥa titolo Jaro Minutoj
La talpo en la urbo Krtek ve městě 1982 28:31
La talpo dumsonĝe Krtek ve snu 1985 28:09
La talpo kaj la medicino Krtek a medicína 1987 28:08
La talpo kin-stelulo Krtek filmová hvězda 1988 27:47
La talpo kaj la aglo Krtek a orel 1992 28:05
La talpo kaj la horloĝo Krtek a hodiny 1994 28:04

Piednotoj/Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. germanlingva artikolo laŭ bulteno de novaĵagentejo »dpa« kun foto, 2011-07-30
    http://www.news.de/medien/855207254/astronautengeschenk-fuer-kleine-maulwurf-erfinder/1/[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]