Talpa monteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
talpa monteto kun talpo

Talpa monteto estas montetoj videblaj en ĝardenoj kaj herbejoj, kiujn produktis talpoj dum la fosado de siaj subteraj kavoj kaj pasejoj.

La teron, kiu troas dum la subtera fosado, la talpo suprenŝovas per sia kapo respektive nazo, laŭ konsisto de la grundo ĉiujn 50 ĝis 100 centimetrojn, tiel ke ekestas tipaj, ĉirkaŭ 25 centimetrojn altaj termontetoj. La montetoj ĝenerale ne situas rekte super la subteraj kavoj kaj pasejoj de la talpo, sed iom flanke, ĉar la besto kutimas iom flanken suprenŝovi la teron. Se iu pli peza besto (ekzemple bovo, ĉevalo ... aŭ homo) paŝas sur tian monteton kaj kunpremas ĝin, sekve do por la talpoj pli malaltas la risko ke kunpremiĝu talpa kavo aŭ pasejo.

La montetoj kun sia malpremita tera strukturo krome servas al la vivnecesa aerumo de la subteraj pasejoj. Ĉar la talpo subtere forte laboras, do havas tre aktivan metabolismon kaj nutras sin ekskluzive de besta manĝaĵo, ĝi produktas multe da karbondioksido, kiun necesas forkonduki pere de la monteta aerumo, por ke la besto ne sufokiĝu en sia subtera regno. Tial la paŝado de homoj sur talpajn montetojn kaj la sekva detruo de la aerumiloj nur estas signalo por la talpo, rapide krei novajn montetojn.

pluraj talpaj montetoj

Multaj talpaj montetoj en ĝardeno aŭ herbejo estas indikilo por sana strukturo de la grundo, kaj la talpa aktiveco mem kontribuas al la saneco de la grundo: ne nur, ke la talpoj formanĝas bestetojn damaĝajn por la proksimaj plantoj, sed pere de la intensa subtera fosado ĝi tre kontribuas al malkoncentriĝo, aerumo kaj sekve ankaŭ akvumo de la teritorio. Sekve aparte la talpaj montetoj estas bona kreskobazo por novaj plantoj. Aparte en sovaĝaj kaj paŝtejaj herbejoj, dense kovrataj per plantoj, sur talpaj montetoj povas ekkreski novaj plantoj, kiuj ne havus kreskoŝancon en la dense plantoplenaj ceteraj partoj de la areo.

Vintre povas okazi, ke la talpo kreas "talpan fortikaĵon" - aparte grandan monteton, ĉirkaŭitan de ringoforma aeruma sistemo, sub kiu ĝi fosas sian subteran neston.

Laŭ mezeŭropa farmista superstico estas asertate, ke se la talpaj montetoj dum aŭtunoj estus aparte grandaj, la sekvaj vintroj estu aparte frostaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]