Tamás Ardai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Ardai
Tamás Ardai
Tamás Ardai
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1954 (1954-02-11) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Tamás Ardai [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ardai Tamás estis hungara reĝisoro, kameraisto, dramaturgo, produktoro.

Tamás Ardai[1][2] naskiĝis la 11-an de februaro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Ardai frekventis muzikan bazlernejon, dum li kantadis en infana koruso de Hungara Radio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1972, poste li estis montrofenestristo. Inter 1973-1982 li laboris en Hungara Televizio, inter 1977-1981 ankaŭ en franca televizio. Plej ofte li estis kameraisto. Inter 1979-1982 li estis asistanto de Miklós Jancsó, dum onidire li akiris dramaturgian diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. En la sekvaj jaroj li laboris en pluraj laborejoj rilataj al filmoj, inter 1983-1990 li estis liberprofesiulo kiel reĝisoro, kameraisto, scenaristo, produktoro, poste li fondis propran filman firmaon. Li ne rifuzis teatrajn laborojn. Lia edzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn, plej ofte pro reklamfilmoj.

Liaj filmaj partoprenoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az ünnepelt (televida filmo, 1977) - kameraisto
  • Egy hónap falun (televida filmo, 1980) - kameraisto
  • Egy fiú bőrönddel (kina filmo, 1984) - aktoro
  • Barátok közt (televida serio, 1998) - reĝisoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]