Tamás Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás Balogh [tamAŝ balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Tamás estis hungardevena ekonomikisto, membro de Ĉambro de lordoj, membro (honora (1979)) de Hungara Scienca Akademio. Li estas konata en Britio kiel Thomas, Lord B. of Hampstead.

Tamás Balogh [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1905 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de januaro 1985 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Balogh doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li plulernis helpe de stipendioj en Berlino en 1927, poste en Harvardo. Li laboris en banko en Svislando inter 1931 kaj 1938, poste ĝis 1942 en internacia ekonomia esplora instituto. En 1938 li akiris britan civitanecon. En 1939 li komencis ankaŭ instrui en kolegio en Oksfordo, iom poste jam en la universitato. Ekde 1939 li estis ankaŭ konsilisto de Brita Laborista Partio. En 1968 li ricevis la rangon barono kaj li iĝis "eterna magnato". En la jaroj 1974 kaj 1975 li estis ministro pri energio. Liaj konsiloj estis akceptitaj tutmonde.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A német pénzromlás oknyomozó története11 (1928)
  • Studies in Financial Organization (1947)
  • Germany: An Experiment in "Planning" by the "Free" Price Mechanism (1950)
  • Planning and Progress: A Strategy for Labor (1963)
  • Fact and Fancy in International Economic Relations (1971, 1975)
  • The Irrelevance of Conventional Economics (1982)

Fontoj[redakti | redakti fonton]