Tamás Balogh (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Balogh
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1944 (1944-11-19)
en Debrecen
Morto 2-an de oktobro 2019 (2019-10-02) (74-jaraĝa)
en Zalaegerszeg
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Tamás Balogh [tamAŝ balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Balogh Tamás Emil estis hungara aktoro, infanaktoro.

Tamás Balogh[1][2] naskiĝis la 19-an de novembro 1944 en Debrecen, li mortis la 2-an de oktobro 2019 en Zalaegerszeg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Balogh debutis kiel infana aktoro en 1949. Li lernis muzikon, ankaŭ baleton dum jardeko, fine li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1963. Post 5 jaroj li akiris kulturistan-bibliotekistan diplomon en Altlernejo de Debrecen, poste li laboris en diversaj lokoj, tamen ofte li estas amatora aktoro kaj reĝisoro. Inter 1975-1979 li estis aktoro en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), inter 1979–1983 en Teatro de Kecskemét, inter 1983–1987 en Teatro Petőfi (Veszprém), poste en Teatro Hevesi Sándor. Li ricevis premiojn inter 1992-2018 kaj titolon "eterna membro de Teatro Hevesi Sándor".

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kis nyelvmester (1973)
  • Az örök Don Juan I-II. (1979) - grafo De La Motte
  • Oscar Wilde: Salome (1988) - 1-a soldato
  • A nagy fejedelem (1997) - Csortvay
  • A Hídember (2002) - Cziráky Antal
  • András Sütő: Advent a Hargitán (2019)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]