Tamás Fellegi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Tamás Fellegi [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo (kaj kun plena nomo) Fellegi Tamás László estas hungara politikisto, ministro, negocisto, politologo.

Tamás Fellegi

Tamás Fellegi [1] naskiĝis la 7-an de januaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Fellegi abiturientis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1974. Li frekventis Sciencan Universitaton pri Eötvös Loránd inter 1976-1981, kie li akiris juran diplomon. Li eklaboris en politika instituto, samtempe li instruis en Universitato Eötvös Loránd, sed en la jaro 1985 li plulernis en Harvard. Post 2 jaroj li lernis kaj instruis en Universitato de Konetikuto, fine li akiris PhD. Li esploris en Rochester, poste li instruis en Novjorko ĝis 1993. Hejmenveninta li denove instruis en la universitato kiel docento. Inter 1996 kaj 2000 li havis signifan postenon en telekomunika firmao, poste en aliaj firmaoj. En 2010 li estis nomumita ministro pri nacia evoluo, en la sekva jaro senpostena ministro. En 2012 li forlasis la politikon, li iĝis negocisto. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Új hegemónia - Ellenzéki mozgalmak Lengyelországban 1980-81" (1987) kune kun Viktor Orbán
  • "Regime Transformation and the Mid-Level Bureaucratic Forces in Hungary" (1992)

Fontoj[redakti | redakti fonton]