Tamás Gáspár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Gáspár
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1960 (1960-07-19) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

Tamás Gáspár [tamAŝ gAŝpAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáspár Tamás estis hungara luktisto, dufoja olimpiano, monda ĉampiono.

Tamás Gáspár[1] naskiĝis la 19-an de julio 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Gáspár ekde 1966 estis aktiva luktisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono okfoje inter 1979-1988. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1988 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 1986, same en la eŭropa ĉampionumo en 1984. Depost sia aktiva sporta kariero li havis postenojn en la hungara sporta vivo. Li ricevis ŝtatan premion en 2006.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]