Tamás Insperger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Insperger
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de majo 1976(nun 1976-05-15)
en Hungario Hódmezővásárhely (Hungario)
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Tamás Insperger [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj komplete Insperger Tamás Antal estas hungara maŝininĝeniero, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Tamás Insperger[1] naskiĝis la 15-an de majo 1976 en Hódmezővásárhely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Insperger maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1994, poste li akiris diplomon (MSc) en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1999. Jam inter 1997-1999 li estis instrua helpisto samloke kaj en la studjaro 2002 li estis esplora asistanto. En 2002 li akiris sciencan gradon Ph.D., poste li instruis en la universitato, ekde 2018 en rango profesoro. Li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio (DSc) en 2015, la habilitiĝo okazis en la kampuso post 2 jaroj. Li fokusiĝas pri mekanikaj problemoj de la homa ekvilibro. Li ricevis premiojn inter 1997-2019. Li havas edzinon, kiu naskis trifoje.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Stability analysis of periodic delay-differential equations modeling machine tool chatter (2002)
  • Stability of mechanical systems with varying time delays (2015)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Stability of retarded systems with parametric excitation (2001)
  • On the dimension reduction of systems with feedback delay by act-and-wait control (2010)
  • Microchaos in human postural balance: Sensory dead zones and sampled time-delayed feedback (2018)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Semi-discretization for time-delay systems – Stability and Engineering applications (kunverkinto, 2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.