Tamás Kótai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Kótai
Persona informo
Naskonomo Kótai Tamás
Naskiĝo 2-an de decembro 1959 (1959-12-02) (64-jaraĝa)
en Makó
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Tamás Kótai [tamAŝ kOtai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kótai Tamás estas hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.

Tamás Kótai [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1959 en Makó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Kótai vivis en Szentendre inter 1974 kaj 2002, li studis en Hungara Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1981-1986. Li debutis en grupa ekspozicio en 1983. En la sekvaj jaroj li ricevis membrecon en pluraj pentristaj societoj. Inter 1989 kaj 1992 kaj en 1994 li havis stipendiojn. En la lernojaro 2007 li instruis en Altlernejo de Nyíregyháza kaj ekde la sama jaro en Altlernejo Eszterházy Károly. Li ricevis 5 premiojn inter 1991-2006.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Vác (1989)
  • Budapeŝto (1991-1995, 1997-1998, 2001-2005, 2008)
  • Szentendre (1994-1996)
  • Berlino (1995)
  • Szeged (2007)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1991-1997, 2001, 2008)
  • Szentendre (1992, 1994)
  • Krakovo (1994, 2003)
  • Szeged (1997, 1999, 2001-2009)
  • Miskolc (2000, 2002, 2006,2009)
  • Vieno (2004)
  • Eger (2009)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kutyapajzs (1993)
  • Négy (1999)
  • Három (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]