Tamás Kovács (prokuroro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Kovács
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1940 (1940-12-13)
en Nagykónyi
Morto 26-an de aprilo 2020 (2020-04-26) (79-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Infanoj 3
Okupo
Okupo juristoakuzisto
vdr

Tamás Kovács [tamAŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Tamás estis hungara ĉefprokuroro, titulara docento, generalo.

Tamás Kovács[1] naskiĝis la 13-an de decembro 1940 en Nagykónyi, li mortis la 26-an de aprilo 2020 en Hungario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Kovács maturiĝis en gimnazio de Mohács en 1958, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1963. Post la diplomo li laboris 2 jarojn en municipo de Kalocsa, poste li aliĝis kiel juristo al la armeo kaj li laboris en la armea prokurorejo en Szeged. Post jaroj li atingis pli altajn postenojn kaj rangojn. En 1973 li estis membro de la hungara taĉmento pri packontrolo en Sud-Vjetnamio. En 1986 li estis gvidanto de la ĉefurba armea prokurorejo. Inter 1990-2006 li estis la ĉefa armea prokuroro, samtempe vicgvidanto de la tutlanda prokurorejo. Inter 2006–2010 li estis la ĉefa tutlanda prokuroro, poste li emeritiĝis. Li ricevis premiojn inter 1973-2017 (ankaŭ eksterlandajn). Li edukis 2 gefilojn, krome adoptitan filon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]