Tamás Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Németh
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1952 (1952-03-07)
en Szombathely
Morto 9-an de majo 2023 (2023-05-09) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Keszthely Agricultural University‏
Okupo
Okupo akademiulo • agricultural chemist • akademiano
vdr

NÉMETH Tamás [nEmet tamAŝ] (naskiĝis la 7-an de marto 1952 en Szombathely - 9-an de majo 2023) estis hungara agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Németh frekventis universitaton en Keszthely inter 1971-1976, poste eklaboris en instituto. En la sekva jaro li ricevis postenon en ŝtata laborejo. En 1981 li laboris en Oregono. Hejmenveninta li laboris en akademia instituto, kie oni okupiĝis pri grundoj. Li doktoriĝis en la universitato en 1982. Li iĝis titulara profesoro en Keszthely en 1992, post 6 jaroj li profesoriĝis. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1997. Li okupiĝas precipe pri nitrogenoj en la grundoj. Li ricevis 4 premiojn inter 1998-2010.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az agrokemikáliák hatása néhány gyomnövény és kultúrnövény N-, P-, K-, Ca-, Mg- és Na-tartalmára tenyészedényes és kisparcellás kísérletekben (1982)
  • Nitrogen in Hungarian Soils – Nitrogen Management Relation to Groundwater Protection (1995)
  • Tápanyag-utánpótlás az Európai Unió tükrében (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]