Saltu al enhavo

Tamaŭlipa strigeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tamaŭlipa strigeto

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Glaucidium
Specio: Tamaŭlipa strigeto, G. sanchezi
Glaucidium sanchezi
(Lowery & Newman, RJ, 1949)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tamaŭlipa strigeto (Glaucidium sanchezi, laŭ kio ankaŭ Strigeto de Sánchez) estas malgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi troviĝas kiel endemio en nordorienta Meksiko. Ĉi tiu estas unu el la plej malgrandaj strigoj en la mondo, kun averaĝa longo de 13.5 cm. Tamen, je 53 g, ĝi estas iomete pli peza ol la Longliphara strigo kaj la Elfostrigo.[1] Ĝia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

La plenkreska Tamaŭlipa strigeto havas longon inter 13 kaj 16 cm kun relative longa vosto inter 5,1 kaj 5,7 cm. Ilia averaĝa pezo estas 53 g, la masklo ĝenerale estas pli malpeza ol la ino. La masklo havas brunecan vizaĝdiskon makulitan per blankaj kaj mallongaj blankaj brovoj. La supraj partoj estas olivbrunaj, kun pli griza krono kaj fajnaj blankaj makuloj ĉe la fronto kaj flankoj de la krono. La ĉefaj flugiloj kaj vostoplumoj estas striecaj per blanka koloro. La subaj partoj estas blankecaj kun iom da ruĝecbrunaj strioj kaj makuloj. La kruroj estas plumkovritaj, la beko estas flavecbruna kaj la okuloj estas flavaj. La ino estas simila sed havas ĝenerale pli ruĝecbrunan aspekton.[2]

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

La Tamaŭlipa strigeto estas endemia de Meksiko, kie ĝi troviĝas nur en la montoj de nordorienta Meksiko, en la norda parto de la ŝtato Hidalgo kaj la sudorienta parto de la ŝtato San Luis Potosí.[2] Ĝia vivejo estas humida ĉiamverda arbaro, montarbaro kaj nebularbaro je altitudoj inter ĉirkaŭ 900 kaj 2 100 m.[2]

Tiu ĉi strigo estas parte tagema kaj manĝas insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn kiel lacertojn. Malmulte oni scias pri ĝiaj reproduktaj kutimoj, sed ĝi ĝenerale elektas truon en arbo antaŭe uzitan de pego. La ino demetas ĝis kvar blankajn ovojn kaj la idoj kapablas flugi baldaŭ post kiam ili eliras el la nesto.[2]

Iam la Internacia Unio por la Konservado de Naturo taksis la konservan statuson de la Tamaŭlipa strigeto kiel "malplej zorgiga", sed nun tio ŝanĝiĝis al "preskaŭ minacata". La arbaroj, en kiuj ĉi tiu strigo vivas, estas dehakataj kaj la teritorio de la birdo nun supozeble estas pli malgranda ol ĝi estis en la pasinteco. Oni ankaŭ supozas, ke la populacio malpliiĝas kaj oni taksas ĝin je malpli ol 50 000 birdoj.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Claus König. (1999) Owls: A Guide to the Owls of the World. Yale University Press. ISBN 978-0-300-07920-3.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (2010) Owls of the World. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-4081-3578-5.
  3. BirdLife International (2019). “Glaucidium sanchezi”, IUCN Red List of Threatened Species 2019. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T22724465A156097322.en. Alirita 11a de Novembro 2021.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]