Tamara de Kartvelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
თამარი
Tamara
თამარიTamara
Naskiĝo 1160
en Tbiliso, Kartvelio
Morto 18-an de januaro 1213
en Kastelo Aragani, Kartvelio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Betania royal portrait.jpg

Tamara de Kartvelio kartvele თამარი "Tamar"[1] (1160-1213) estis mezepoka reĝino de Kartvelio kiu apartenis al la Bagratida dinastio. Ŝia regado daŭris de 1184 ĝis 1213, kaj estas konsiderata «ora periodo» dum kiu la kartvela regno havis plej grandan teritorion (ĝi regis la tutan Kaŭkazion) kaj disflorantan kulturon[2].

Tamara estis proklamita ebla heredanto kaj kunreganto de sia patro reĝo Georgo la 3-a en 1178, sed ŝi alfrontis signifan opozicion de la aristokrataro tuj post la morto de Georgo. Tamen, Tamara sukcesis neŭtraligi tiun opozicion kaj komencis energian eksteran politikon helpata de la falo de la potencaj rivaloj — selĝukoj kaj Bizancio.Subtenata de potenca armea elito, Tamara povis konstrui, sur la sukcesoj de siaj antaŭuloj, imperion kiu dominis Kaŭkazion ĝis la kolapso sub la mongolaj atakoj du jardekojn post ŝia morto[3].

La ligoj de Tamara kun tiu periodo de politika kaj kultura revigliĝo, kombinita kun ŝia rolo kiel ina reganto, kondukis al ŝia idealigo kaj romantikigo. Ŝi restas grava simbolo en kartvela popola kulturo kaj estis ankaŭ sanktigita de la Kartvela Eklezio[4].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua vivo kaj entroniĝo[redakti | redakti fonton]

Reĝino Tamara kaj ŝia patro Georgo la 3-a (restaŭrita fresko de la monaĥejo Betanio

Tamara naskiĝis ĉ. 1160, de Georgo la 3-a, reĝo de Kartvelio, kaj lia partnero Burduĥan, filino de la reĝo de Alanio. Eble Tamara havis pli junan fratinon, Rusudan. Sed ŝi estas nur foje menciita en ĉiuj tiutempaj dokumentoj de la regado de Tamara[5].

La juneco de Tamara koincidis kun granda renversiĝo en Kartvelio. En 1177, ŝia patro, Georgo la 3-a, devis fronti ribelan frakcion inter la nobelaro. La ribelantoj intencis eltronigi Georgon favore al lia nevo, Demna de Kartvelio, kiu estis konsiderita de multaj kiel la leĝa reĝa heredanto de sia murdita patro, Davido la 5-a. La intencoj de Demna estis malgrandaj sed estis preteksto por la nobelaro, gviditaj de la bopatro de la tronpostulanto, la konestablo Ivane Orbeli, por malfortigi la kronon[6]. Georgo la 3-a sukcesis subpremi la ribelon kaj komencis perfortan kampanjon kontraŭ la defiaj aristokrataj familioj. Ivane Orbeli estis mortigita kaj la pluvivaj membroj de lia familio estis forpelitaj el Kartvelio. Princo Demna, estis kastrita kaj blindigita laŭ la ordono de lia onklo. Li ne postvivis la kripligon kaj baldaŭ mortis en malliberejo[7]. Post kiam la ribelo estis subpremita kaj la tronpostulanto eliminita, Georgo daŭrigis la instruadon al Tamara pri la registaraj aferoj kaj kronis ŝin kiel kunreganton en 1178. Per tiu ago, la reĝo provis malhelpi ajnan disputon post sia morto kaj rajtigi al siaj posteuloj teni la tronon de Kartvelio[8] [9]. Samtempe li suprenigis virojn el la nenobelaj klasoj por teni la aristokrataron for de la centra potenco.

Frua regado kaj la unua geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Tamara

Dum ses jaroj, Tamara estis kunreganto kun ŝia patro. Post lia morto en 1184, ŝi pluregis sola kaj estis kronita duan fojon ĉe la katedralo Gelati, proksime de Kutaisi, okcidenta Kartvelio. Ŝi heredis sufiĉe fortan regnon, sed la centrifugaj tendencoj kreskis pro la agado de la nobelaro kiuj ankoraŭ ne estis tute sufokitaj. Ekzistis konsiderinda kontraŭstaro al ŝia entroniĝo. Tio estis reago kontraŭ la subpremaj politikoj de ŝia patro. La nova reganto estis ino kaj en tio ili perceptis ŝajnan malforton. Ĉar Kartvelio neniam antaŭe havis inan reganton, parto de la aristokrataro pridubis la laŭleĝecon de Tamara, dum aliaj provis ekspluati ŝian junecon kaj supozatan malforton por postuli pli grandan aŭtonomecon por si mem. La vigla enmiksiĝo de la influhava onklino de Tamara, reĝino Rusudan, kaj la kartvela patriarko Mikaelo la 4-a Mirianisdze estis decidaj por pravigi la rajton de Tamara je la trono[10]. Tamen, la juna reĝino estis devigita plurmaniere cedi al la aristokrataro. Ŝi devis rekompenci la Patriarkon nomumante lin ŝian kancelieron, tiel ŝi metis lin sur la pinto de la eklezia kaj laika hierarkioj[11].

Tamara ankaŭ estis devigita maldungi funkciulojn elektitajn de ŝia patro, inter ili la konestablo Qubasar, kartveligita kipĉako de nenobela deveno, kiu helpis Georgon la 3-a en sia kampanjo kontraŭ la defia nobelaro. Unu el la malmultaj sentitolaj servantoj de Georgo la 3-a kiu evitis tiun sorton estis la kasisto Kutlu Arslan kiu gvidis grupon de nobelaj kaj riĉaj civitanoj en lukto por limigi la reĝan aŭtoritaton per kreado de nova konsilio, Karavi, kies membroj nur konsilius kaj decidus politikon. Tiu provo ĉe "konstitucia feŭdismo" iĝis malsukcesa kiam Tamara arestis Kutlu Arslan kaj liaj subtenantoj estis submetitaj. Tamen, la unuaj provoj de Tamara por limigi la potencon kaj influon de la aristokrata elito estis malsukcesaj. Ŝi malsukcesis en sia provo uzi eklezian sinodon por malakcepti la patriarkon Mikaelo, kaj la nobela konsilio, Darbazi, asertis la rajton aprobi reĝajn dekretojn. Krome ŝi devis akcepti edzon, la rusa princo Jurij, truditan al ŝi de la nobelaro.

Ruinoj de la surroka komplekso de Uplisciĥe kie Georgo la 3-a kronis Tamaran en 1178

Laŭ dinastiaj devoj kaj la etoso de la epoko, la nobeloj postulis de Tamara geedziĝi por doni gvidanton al la armeo, kaj por ke ŝi produktu heredonton de la trono. Ili elektis Jurij, filo de la murdita princo Andrej Bogoljubskij de Vladimir-Suzdal, kiu tiam vivis kiel rifuĝinto inter la kipĉakoj de Norda Kaŭkazio. La elekto estis aprobita de Rusudan, la onklino de Tamara, kaj la princo venis al Kartvelio por edziĝi kun la reĝino en 1185[12]. Jurij montriĝis kapabla soldato, sed li havis malfacilan personecon kaj li baldaŭ havis konfliktojn kun sia edzino. La streĉaj geedzaj rilatoj reflektis amaran lukton inter frakcioj ĉe la reĝa kortego, kie Tamara pli kaj pli asertis siajn rajtojn kiel reganta reĝino[13]. La turnopunkto en la sorto de Tamara venis kun la morto de la potenca kaj influa patriarko Mikaelo kiun la reĝino anstataŭis kiel kanceliero, per ŝia subtenanto, Anton Glonistavisdze. Tamara iom post iom vastigis sian propran potencan bazon kaj levis siajn lojalajn nobelojn al altaj pozicioj ĉe la kortego, precipe la armenan familion Zakaridoj, konatan en Kartvelio kiel Mĥargrdzeli.

Dua geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Tamar fresco at Betania Monastery C Georgia.jpg

En 1187, Tamara persvadis la nobelan konsilantaron aprobi ŝian eksgeedziĝon kun Jurij, kiu estis akuzita je inklino al ebrio kaj "sodomio", kaj sendita for al Konstantinopolo[13]. Helpita de pluraj kartvelaj aristokratoj emaj limigi la kreskantan potencon de Tamara[14][15], Jurij faris du provojn de puĉo, sed malsukcesis kaj pri li, oni nenion pli sciis ĝis 1191[9]. La reĝino mem elektis sian duan edzon. Li estis Davido Soslan, alana princo, al kiu en la 18-a jarcento la kartvela erudiciulo Vaĥuŝti atribuas la devenon de la kartvela reĝo de la 11-a jarcento, Georgo la 1-a[16]. Davido, kapabla armea komandanto, iĝis grava subtenanto de Tamara kaj li ludis gravan rolon en la venko kontraŭ la ribeliĝintaj nobeloj kiuj apogis al la eksa edzo de Tamara, Jurij[14]. Tamara kaj Davido havis du infanojn. En 1191, la reĝino naskis filon, Georgon, kiu estis la estonta reĝo Georgo la 4-a, okazintaĵo kiu estis vaste festita en la regno. La filino, Rusudan, estis naskita ĉ. 1193, kaj ŝi postsekvos sian fraton kiel reganto de Kartvelio.

La statuso de David Soslan kiel reĝo-partnero, same kiel lia ĉeesto en arto, en dokumentoj, kaj sur moneroj, estis diktitaj pro la neceso de viraj aspektoj de reĝeco, sed li restis submetita reganto kiu kundividis la tronon kun la granda potenco de Tamara. Ŝi daŭre estis "mep'et'mep'e", "reĝo de reĝoj". En la kartvela lingvo kun neniu gramatika genro, mep'e ("reĝo") ne nepre enhavas en si viran implicon kaj signifas simple "reganto" aŭ "regantino"[17][18]. Aliflanke, mep'e havas inan ekvivalenton, dedop'ali ("reĝino"), kiu estis uzita por reĝino-partnero aŭ por plej proksimaj altrangaj inaj parencoj. Tamara estas foje nomita dedop'ali en la kartvelaj kronikoj kaj en kelkaj dokumentoj. Tiel, la titolo de mep'e eble estis uzita de Tamara por marki ŝian unikan pozicion inter virinoj[18].

Ekstera politiko kaj kampanjoj[redakti | redakti fonton]

Islamaj najbaroj[redakti | redakti fonton]

Granda Selĝuka Imperio

Kiam Tamara sukcesis firmigi sian potencon kaj trovis fidindan subtenon en David Soslan, la Mĥargrdzelioj kaj aliaj nobeloj, ŝi revivigis la ekspansiisman eksteran politikon de antaŭuloj. Ripetitaj fojoj de la dinastiaj tumultoj en Kartvelio, kombinitaj kun la klopodoj de regionaj posteuloj de la Granda Selĝuka Imperio, kiel ekzemple la Ildenizidaj atabegoj de Azerbajĝano, Ŝirvanŝahoj, kaj la Ahlatŝahoj, bremsis la ekspansion de la kartveloj estigitaj dum la regado de la praavo de Tamara, Davido la 4-a, kaj ŝia patro, Georgo la 3-a. Tamen, la kartveloj denove iĝis aktivaj sub regado de Tamara, pli elstare en la dua jardeko de ŝia regado.

Frue en la 1190-aj jaroj, la kartvela registaro komencis enmiksiĝi en la aferoj de la ildenizidoj kaj ŝirvanŝahoj, helpante la rivaligon kun lokaj princoj kaj malpliigante Ŝirvanon al tributpaga ŝtato. La ildenizid-atabega Abu Bakr provis bremsi la kartvelan antaŭenmarŝon, sed suferis malvenkon fare de David Soslan en Ŝamkir[11] kaj perdis la ĉefurbon kiu iĝis kartvela protektaĵo en 1195. Tamen Abu Bakr povis rekomenci sian regadon unu jaron poste, sed la ildenizidoj nur povis apenaŭ elteni pliajn kartvelajn invadojn[19][20].

En 1199, la armeoj de Tamara gajnis alian gravan venkon kiam du fratoj, Zakare kaj Ivane Mĥargrdzeli, forpelis la Ŝadadidan dinastion de Anio, la iama ĉefurbo de la Armena reĝlando, kaj ricevis ĝin de la reĝino kiel ilia feŭdo. De ilia bazo ĉe Anio, la fratoj pluiris antaŭen al la centraj armenaj teritorioj, reprenante fortikaĵojn kaj la lokan distrikton de islamaj dinastioj: Bjni estis prenita en 1201 kaj Dvin falis en 1203[21].

La ruinoj de la kavernurbo Vardzia

Maltrankvila pro la kartvelaj sukcesoj, Suejmanŝaho la 2-a, de la revigliĝinta selĝuka sultanujo de Rum, kunigis siajn vasalajn emirojn en koalicio kaj lanĉis ofensivon kontraŭ Kartvelio, sed estis embuskita kaj venkita de David Soslan ĉe la batalo de Basian en 12031204. La kronikisto de Tamara priskribas, kiel la armeo troviĝis ĉe la rok-hakita urbo Vardzia antaŭ marŝi al Basian kaj kiel la reĝino alparolis la trupojn ekde la balkono de la preĝejo[22][23].

La mĥargrdzelioj kaptis Karson sub la nomo de la kartvela regno en 1206, sed ili estis forpuŝitaj ĉe la muroj de Aĥlat en 1209. Tio alportis la batalon pro la armenaj teritorioj[24], lasante la regionon de Van en relative sekura posedo de la novaj majstroj, la ajubidoj[25] de Damasko. En 1209, la fratoj Mĥargrdzeli detruis Ardabilon — laŭ la kartvelaj kaj armenaj analoj de tiu epoko, kiel venĝo al la loka islama atako de la reganto kontraŭ Anio kaj masakro de la kristana loĝantaro[24] en la urbo farita de li. En granda fina milito, la fratoj gvidis armeon tra la poseditaj teritorioj kaj vasalaj regnoj sub Tamara, tra Naĥiĉevano kaj Julfo, al Marando, Tabrizo, kaj Kazvino en pli norda Irano, disrabante plurajn loĝlokojn je la trairado[24].

Trebizondo kaj Mezoriento[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo Iviron sur Monto Athos, la pleja centro de la kristana kulturo favorigita de la kartvela krono

Inter la rimarkindaj okazaĵoj de la regado de Tamara estis la fondado de la Trebizonda imperio ĉe la Nigra Maro en 1204. Tiu ŝtato estis establita de Aleksio la 1-a de Trebizondo kaj lia frato, Davido, en la nordorientaj pontusaj provincoj de la diseriĝanta Bizanca Imperio kun la helpo de kartvelaj trupoj. Aleksio kaj Davido, la parencoj de Tamara[26], estis fuĝintaj bizancaj princoj edukitaj en la kartvela kortego. Laŭ la oficiala historiisto de Tamara, la celo de la kartvela ekspedicio al Trebizondo estis puni la bizancan imperiestron Aleksion la 4-a Anĝelus pro lia konfisko de monsendaĵo de la kartvela reĝino al la monaĥejoj de Antioĥio kaj Athos. Tamen, la Pontusa klopodo de Tamara povas pli bone esti klarigata per ŝia deziro profiti la okcidenteŭropan Kvaran krucmiliton kontraŭ Bizanco por starigi amikan ŝtaton en la tuja sudokcidenta najbareco de Kartvelio, same kiel de la dinastia solidareco al la malriĉa komnena dinastio.[27][28]

Verŝajne Tamara volis profiti la malvenkon de la krucistoj ĉe la manoj de la ajubida sultano Saladino kaj la malforton de la Bizanca imperio kun la celo altigi la pozicion de Kartvelio en la internacia scenejo kaj supoze preni la tradician rolon de la bizanca krono kiel protektanto de la kristanoj de Mezoriento[29][30]. Kartvelaj kristanaj misiistoj estis aktivaj en Norda Kaŭkazio kaj la monaĥejoj de elmigrintoj troviĝis ĉie en la orienta Mediteraneo. La oficiala kroniko de Tamara laŭdas ŝian universalan protekton de kristanismo kaj ŝian subtenon al preĝejoj kaj monaĥejoj ekde Egiptujo ĝis Bulgario kaj Kipro[31].

La Monaĥejo de la Kruco en Jerusalemo estis antaŭe loĝita fare de la kartvelaj monaĥoj kaj apogita fare de Reĝino Tamara

La kartvela kortego unuavice zorgis pri la protekto de la kartvelaj monaĥaj centroj en la Sankta Lando. Antaŭ la 12-a jarcento, ok kartvelaj monaĥejoj estis enlistigitaj en Jerusalemo[32]. La biografiisto de Saladino, Baha ad-Din ibn Shaddad, raportas ke, post la ajubida konkero de Jerusalemo en 1187, Tamara sendis senditojn al la sultano por peti ke la konfiskitaj havaĵoj de la kartvelaj monaĥejoj en Jerusalemo estu resenditaj. La respondo de Saladin ne estas registrita, sed la klopodoj de la reĝino ŝajnas esti sukcesaj: Jacques de Vitry, kiu havis la episkopejon de Akko tuj post la morto de Tamara, donas pliajn signojn de la ĉeesto de la kartveloj en Jerusalemo. Li skribas ke la kartveloj estis, kontraste al la aliaj kristanaj pilgrimantoj, permesitaj havi liberan trairon en la urbo, kun la standardoj hisitaj. Ibn Šaddād krome asertas ke Tamara superis la proponon de la bizanca imperiestro en ŝiaj klopodoj akiri la restaĵojn de la Vera Kruco, ofertante 200,000 ormonerojn al Saladino kiu prenis la restaĵojn kiel rabaĵo ĉe la batalo de Hatino, sed vane[29][31].

Kartvela Orepoko[redakti | redakti fonton]

Feŭda monarkio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de Geguti, reĝa palaco de Georgo kaj Tamara

Kvankam la politikaj kaj kulturaj atingitaĵoj de la epoko de Tamara estis senprecedencaj en la historio de Kartvelio, ili estis tamen enradikiĝintaj en longa kaj kompleksa pasinto. Tamara havis posedaĵojn ekde la reformoj de la praavo Davido la 4-a (1089-1125) kaj, pli malproksime, la unuecigaj klopodoj de Davido la 3-a kaj Bagrato la 3-a kiuj iĝis arkitektoj de la politika unueco de pluraj kartvelaj regnoj kaj princlandoj en la komenca jardeko de la 11-a jarcento. Danke al tio, Tamara povis konstrui fortan bazon sur iliaj sukcesoj[33]. Antaŭ la lastaj jaroj de ŝia regado, la kartvela ŝtato atingis la pinton de ĝia potenco kaj prestiĝo en la Mezepoko. La influo kaj sfero de Tamara etendiĝis de Granda Kaŭkazio en la nordo al Erzurumo en la sudo, kaj de Zigio en la nordokcidento al la najbaraj regionoj de Ganĝa en la sudoriento, formante tutkaŭkazan imperion, kun la lojala zakarida reĝimo en pli norda kaj centra Armenio. Ŝirvano kiel vasalo kaj Trebizondo kiel aliancano. Nuntempa kartvela historiisto gloras Tamaran kiel la mastron de la teroj "de la Maro de Pontuso [kiu estas Nigra Maro] al la Maro de Gurgan [la Kaspia Maro], de Speri al Derbend, kaj ĉio en Kaŭkazio ĝis Ĥazario kaj Skitio"[34][35].

Fragmento de fresko de la 13-a jarcento de Tamara en Betanio

Konsekvence, la reĝa titolo estis pligrandigita. Ĝi nun respegulis la balanciĝadon ne nur de Tamara ĉe la tradiciaj subdividoj de la kartvela sfero, sed ankaŭ inkluzivis novajn elementojn, emfazante la hegemonion de la kartvela krono super la najbaraj teroj. Tiel, sur la moneroj kaj dokumentoj ŝia nomo estis stampita, Tamara estas identigita kiel "per la volo de Dio, Reĝo de reĝoj kaj Reĝino de reĝinoj de la abĥazoj[36], kartveloj[37][38][39][40], aranoj, kaĥetoj, kaj la armenoj; ŝirvanŝahoj kaj ŝanŝahoj; aŭtokrato de la tuta Oriento kaj la Okcidento, Gloro de la mondo kaj kredo. Ĉampiono de la Mesio".

La reĝino neniam atingis aŭtokratecan regadon kaj la nobela konsilio daŭre funkciis. Tamen, la propra prestiĝo de Tamara kaj la vastiĝo de patronq'moba - kartvela versio de feŭdismo[41] — konservis la plej potencajn dinastiajn princojn post la diseriĝo de la regno. Tiu estis klasika periodo en la historio de kartvela feŭdismo. Provoj je funckiado de feŭdaj praktikoj en la areoj kie ili antaŭe estis preskaŭ nekonataj, ne okazis sen rezisto. Tiel, ekzistis ribelo inter la montaranoj de Pĥovi kaj Dido ĉe la nordorienta limo de Kartvelio en 1212, kiu estis subpremita de Ivane Mĥargrdzeli post tri monatoj da akra batalado[42].

Kun florantaj komercaj centroj nun sub la kontrolo de Kartvelio, industrio kaj komerco alportis novajn riĉaĵojn al la lando kaj kortego. Tributoj venis de la najbaroj kaj milito-rabaĵoj aldonitaj al la reĝa fisko, kaŭzante la diraĵon ke "la kamparanoj estis kiel la nobeloj, la nobeloj kiel princoj, kaj la princoj kiel reĝoj"[43].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Folio de la Vani Evangelioj, kopiitaj laŭ peto de la reĝino Tamara

Kun tiu prospero venis ekiĝo de la orepoko de la kartvela kulturo, amalgamo de kristanaj kaj laikaj influoj, kun afinecoj al la okcidenta Bizanco kaj la orienta Irano[44]. La kartvela monarkio substrekis la asocion kun kristanismo kaj prezentis sin kiel dia donaco. Estis en tiu periodo kiam la kanono de kartvela ortodoksa arkitekturo estis restrukturita kaj serio de grandskalaj kupolhavaj katedraloj estis konstruitaj. La bizanc-derivita koncepto de reĝeco estis modifita laŭ diversaj manieroj por fortigi la senprecedencan pozicion de Tamara kiel virino reganta per propra rajto. La kvin konservitaj monumentaj preĝej-portretoj de la reĝino estas klare formitaj laŭ la bizanca stilo, sed ankaŭ elstarigas specife kartvelajn temojn kun afineco de la iranaj idealoj de ina beleco[45]. La proksima ligo de Kartvelio kun Mezoriento ankaŭ estis emfazita sur tiutempa kartvela produktado kies legendoj estas verkitaj en kartvela kaj araba lingvoj. Serio de moneroj faritaj en ĉ. 1200 kun la nomo de Reĝino Tamara prezentis lokan variaĵon de la bizanca averso kaj araba surskribo sur la inverso proklamante Tamaran kiel "La Ĉampiono de la Mesio"[46].

La tiutempaj kartvelaj kronikoj sanktigis kristanan moralecon kaj religia literaturo daŭre prosperis, sed ĝi perdis pli frue dominan pozicion al sekulara literaturo, kiu estis tre origina, eĉ se ĝi evoluis en proksima kontakto kun la najbaraj kulturoj. La tendenco kulminis per la epopeo de Ŝota Rustaveli, La kavaliro en la panterfelo, kiu festas la idealojn de "Epoko de Kavalireco" kaj estas nun konsiderita en Kartvelio kiel la plej granda atingo de landa literaturo[11][30][47].

Morto kaj entombigo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo Gelati, kie laŭ la tradicio, Tamara estis entombigita

Tamara postvivis sian edzon, Davido Soslan, kaj mortis pro "grava malsano" nemalproksime de Tbiliso, sed antaŭe kronis sian filon, Georgo, kiel kunreganto. La historiisto de Tamara diris ke la reĝino subite malsaniĝis dum diskutado pri la ŝtataferoj kun siaj veziroj ĉe la kastelo Nacharmagevi proksime de la urbo Gori. Ŝi estis transportita al sia ĉefurbo Tbiliso kaj tiam al la proksima kastelo de Agarani kie Tamara mortis kaj estis plorita de siaj subuloj. Ŝiaj restaĵoj estis transdonitaj al la katedralo ĉe Mcĥeta kaj tiam al la monaĥejo Gelati, familia tombejo de la kartvela familia dinastio. La ĝenerala scienca opinio estas ke Tamara mortis en 1213, kvankam ekzistas kelkaj neklaraj indikoj ke ŝi eble mortis en 12071210[48][49].

En pli postaj tempoj, kelkaj legendoj aperis koncerne la lokon de la entombigo de Tamara. Unu el ili diras ke Tamara estis entombigita en sekreta niĉo ĉe Gelati por ke la tombo ne estu profanita de ŝiaj malamikoj. Alia versio indikas ke la restaĵoj de Tamara estis reenterigitaj en malproksima loko, eventuale en la Sankta Lando. La franca kavaliro Guillaume de Bois en sia letero, en la 13-a jarcento, skribita en Palestino kaj traktita al la episkopo de Besançon, asertis ke li aŭdis ke la reĝo de la kartveloj direktiĝis al Jerusalemo kun grandega armeo kaj jam konkeris multajn urbojn de la saracenoj. Li portis, la raporto diris, la restaĵojn de sia patrino, la "potenca reĝino Tamara" kiu estis nekapabla fari pilgrimon al la Sankta Lando en sia vivdaŭro kaj testamentis ŝian korpon por esti entombigita proksime de la Sankta Tombo[50][51].

En la 20-a jarcento, la serĉado de la tombo de Tamara iĝis temo de scienca esplorado same kiel fokuso de pli larĝa ĝenerala intereso. La kartvela verkisto Grigol Robakidze skribis en sia eseo de 1918 pri Tamara: "Tiel longe, neniu scias kie la tombo de Tamara estas. Ŝi apartenas al ĉiu kaj al neniu: ŝia tombo estas en la koro de la Kartvelio kaj en la percepto de la kartveloj, tio ne estas tombo, sed bela florvazo en kiu velka floro, la granda Tamara, floras"[52]. Kvankam la ortodoksa akademia vidpunkto daŭre lokigas la tombon de Tamara ĉe Gelati, serio de arkeologiaj studoj, komencante kun Takaiŝvili en 1920, neis tion[53].

Heredaĵo kaj popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Mezepoka[redakti | redakti fonton]

Dum la jarcentoj, la reĝino Tamara estis reprezentita kiel grava figuro en la kartvela historio. Tamen, la konstruo de ŝia regado kiel "Glora periodo" komenciĝis en la regado mem kaj Tamara iĝis la fokuso de la epoko[54]. Pluraj mezepokaj kartvelaj poetoj, inkluzive de Ŝota Rustaveli, inspiriĝis en Tamara por siaj verkoj. Legendo diras ke Rustaveli eĉ estis konsumita je amo pro la reĝino kaj finis siajn tagojn en monaĥejo. Drama sceno de la poemo de Rustaveli kie la sperta reĝo Rostevan kronas sian filinon Tinatin estas alegorio al Georgo la 3-a kaj la kronado de Tamara. Rustaveli pri tio komentis: "Leonido estas bona, ĉu ina ĉu malina"[55].

La reĝino iĝis temo de pluraj nuntempaj panegiroj, kiel ekzemple tiu de Ĉaĥruĥadze Tamariani kaj Abdul-Mesia[56] de Ioane Ŝavteli. Ŝi estis laŭdita en la kronikoj, precipe en la du rakontoj centritaj en ŝia regado: La Vivo de Tamara, Reĝino de Reĝinoj kaj La Historioj kaj Gloradoj de la Regantoj, kiuj iĝis la fontoj de la sanktigado de Tamara en la kartvela literaturo. La kronikistoj altigas ŝin kiel "protektanton de la vidvinoj" kaj "la trifoje feliĉega", kaj speciale emfazas la virtojn de Tamara kiel virino: beleco, humileco, amo pro kompato, fideleco, kaj pureco[57]. Kvankam Tamara estis sanktigita de la kartvela eklezio multe post ŝia forpaso, ŝi eĉ estis nomita kiel sanktulino dum ŝia vivdaŭro en dulingva grek-kartvela kolofono aldonita al la manuskripto de la Vani Evangelioj[54].

La idealigo de Tamara estis plue akcentita per la okazintaĵoj kiuj okazis sub ŝiaj tujaj posteuloj. Post du jardekoj de la morto de Tamara, la horezmiaj kaj mongolaj invadoj kondukis la kartvelan potencon al subita fino. Postaj periodoj de nacia reviviĝo estis tro efemeraj por egaligi la atingojn de la regado de Tamara. Ĉio ĉi kontribuis al la kultado de Tamara kiu malklarigis la distingon inter la idealigita reĝino kaj la reala personeco[58].

En populara memoro, la bildo de Tamara akiris legendan kaj romantikan fasadon. Diversaj popolkantoj, poemoj kaj rakontoj montras ŝin kiel ideala reganto, sankta virino pri kiu atributoj de paganaj dioj kaj kristanaj sanktuloj foje estis bildigitaj. Ekzemple, en malnova osetia legendo, reĝino Tamara koncipas filon el sunradio kiu brilas tra la fenestro. Alia mito, de la kartvelaj montoj, egaligas Tamaran kun la pagana dio de la vetero, Pirimze, kiu kontrolas vintron[59]. Simile, en la distrikto de Pŝavi, la bildo de Tamara estas kunfandita kun pagana diino de resaniĝo kaj ina fekundeco[60].

Dum Tamara fojfoje akompanis sian armeon kaj estas priskribita kiel planinto de kelkaj militkampanjoj, ŝi neniam estis rekte implikita en la batalado[3]. Tamen, la memoro pri la militaj venkoj de ŝia regado kontribuis al alia populara bildo de Tamara, tiu de militista reĝino. Ĝi ankaŭ eĥis en la Rakonto de Reĝino Dinara, populara rusa rakonto de la 16-a jarcento pri fikcia kartvela reĝino kiu batalis kontraŭ la persoj[61][62].

Moderna[redakti | redakti fonton]

Reproduktaĵo de la Princo Gagarin de la reĝa panelo de Betanio: Georgo la 4-a (maldekstre), Tamara (centre), kaj Georgo la 3-a (dekstre), flankitaj de sanktuloj (1847)

Multe de la moderna percepto de la Reĝino Tamara estis formita sub la influo de Romantikismo en la 19-a jarcento kaj kreskanta naciismo inter kartvelaj intelektuloj de tiu tempo. En la rusa kaj okcidenta literaturoj de la 19-a jarcento, la bildo de Tamara reflektis la eŭropajn konceptojn de la oriento, de kiu Kartvelio estis perceptita kiel parto, kaj la pozicio kaj karakterizaĵoj de virinoj en ĝi[63]. La Tirola verkisto Jakob Philipp Fallmerayer priskribis Tamaran kiel "Kaŭkaza Semiramis"[64]. Fascinita de la "ekzota" Kaŭkazio, la rusa poeto Miĥail Lermontov verkis la romantikan poemon Tamara (1841) en kiu li utiligis la malnovan kartvelan legendon pri sirenforma montarana princino kiun la poeto nomis Reĝino Tamara. La bildigo de Lermontov pri la kartvela reĝino kiel detrua delogantino havis neniun ŝajnan historian fonon, kaj estis sufiĉe influa por estigi la temon pri la sekseco de Tamara. Milij Aleksejeviĉ Balakirev iĝis la poemo de Lermontov, simfonio kiu estis prezentita al la eŭropaj publikoj kiel parto de la rusaj baletoj, dizajnita de Leono Bakst kun riĉe orientaj ecoj[65], en 1912. La teatraĵo de Knut Hamsun de 1903 "Reĝino Tamara" estis malpli sukcesa; la teatraj kritikistoj vidis en ĝi "modernan virinon vestitan en mezepoka kostumo" kaj legis la prezentaĵon kiel "komentaĵo pri la nova virino de la 1890-aj jaroj"[66].

En kartvela literaturo, Tamara ankaŭ estis romantikigita, sed tre alimaniere de la rusa kaj okcidenteŭropa vidpunktojo. La kartvelaj romantikuloj sekvis mezepokan tradicion en la portretado de Tamara kiel indulga, sankta virino kiu regis landon konstante ĉe milito. Tiu sento estis plue inspirita per la reeltrovaĵo de murpentraĵo de la 13-a jarcento pri Tamara, en la tiam ruinigita monaĥejo Betanio, kiu estis malkovrita kaj restaŭrita de la princo Gregorio Gagarin en la 1840-aj jaroj. La fresko iĝis fonto de multaj gravuraĵoj cirkulantaj en Kartvelio en tiu tempo kaj inspiris la poeton Grigol Orbeliani por dediĉi romantikan poemon al ĝi. Krome, la kartvelaj literaturistoj, reagante al la rusa regado en Kartvelio kaj la subpremado de naciaj institucioj, kontrastis la epokon de Tamara al ilia nuntempa situacio, priplorante la nerehaveble perditan pasintecon en siaj skribaĵoj. Tial, Tamara iĝis personigo de la glortempo de Kartvelio, percepto kiu daŭris ĝis la nuntempo[67].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Angle[redakti | redakti fonton]

Kartvele[redakti | redakti fonton]

Ruse[redakti | redakti fonton]

  • Dondua, Varlam & Berdzeniŝvili, Niko (transl., comment., 1985), Жизнь царицы цариц Тамар (The Life of the Queen of Queens Tamar), English summary. Tbilisi: Metsniereba.
  • Vateiŝvili, Dzhuanŝer Levanoviĉ (2003), Грузия и европейские страны. Очерки истории взаимоотношений, XIII-XIX века. Том 1. Грузия и Западная Европа, XIII-XVII века. Книга 1. ("Georgia and the European countries: studies of interrelationship in the 13th–19th centuries. Volume 1: Georgia and Western Europe, 13th–17th centuries. Book 1."). Nauka, ISBN 5-02-008869-2.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo Tamar estas hebredevena, kiel ankaŭ aliaj nomoj en Biblio; ĝi estis populara en la kartvela dinastio Bagrationi pro ilia kredo, ke ili devenas de la biblia Davido, la dua reĝo de Israelo. Toumanoff (1940), p. 299, fn. 4.
    Tamar restas la dua plej populara virina nomo en Kartvelio, laŭ datumoj de la jaro 2008, post Nino. Civil Registry of Georgia (2008-05-14), ქალთა სახელებს შორის თამარი პოპულარობით მეორე ადგილზეა ("Tamar is the second most popular female name"). Retrieved on 2008-07-05.
  2. Rapp (2003), p. 338.
  3. 3,0 3,1 Eastmond (1998), p. 94.
  4. Machitadze, Archpriest Zakaria (2006), "Holy Queen Tamar (†1213)", in The Lives of the Georgian Saints. pravoslavie.ru. Retrieved on 2008-07-21.
  5. Eastmond (1998), p. 108, fn. 49.
  6. Khazanov & Wink (2001), pp. 48–49.
  7. Eastmond (1998), pp. 106–107.
  8. Eastmond (1998), p. 108.
  9. 9,0 9,1 Khazanov & Wink (2001), p. 49.
  10. Lordkipanidze (1987), p. 135.
  11. 11,0 11,1 11,2 Suny (1994), p. 39.
  12. Lordkipanidze (1987), p. 141.
  13. 13,0 13,1 Lordkipanidze (1987), p. 142.
  14. 14,0 14,1 Lordkipanidze (1987), p. 143.
  15. Eastmond (1998), pp. 135–137.
  16. Alemany (2000), p. 321.
  17. Rapp (2003), p. 263.
  18. 18,0 18,1 Eastmond (1998), p. 109.
  19. Luther, Kenneth Allin. "Atābākan-e Adārbāyĵān", in: Encyclopædia Iranica (Online edition). Retrieved on 2006-06-26.
  20. Lordkipanidze (1987), p. 148.
  21. Lordkipanidze (1987), p. 150.
  22. Eastmond (1998), p. 121.
  23. Lordkipanidze (1987), pp. 150–151.
  24. 24,0 24,1 24,2 Lordkipanidze (1987), p. 154.
  25. Humphreys (1977), pp. 130–131.
  26. Tamar's paternal aunt was the Comnenoi's grandmother on their father’s side, as it has been conjectured by Toumanoff (1940).
  27. Eastmond (1998), pp. 153–154.
  28. Vasiliev (1935), pp. 15–19.
  29. 29,0 29,1 Pahlitzsch, Johannes, "Georgians and Greeks in Jerusalem (1099-1310)", in Ciggaar & Herman (1996), pp. 38–39.
  30. 30,0 30,1 Eastmond (1998), p. 96.
  31. 31,0 31,1 Eastmond (1998), pp. 122–123.
  32. Eastmond (1998), p. 122.
  33. Rapp (2003), p. 413.
  34. kartvele Shengelia, N., საქართველოს საგარეო პოლიტიკური ურთიერთობანი თამარის მეფობაში ("Foreign Relations of Georgia during the reign of Tamar"), in Melikishvili (1979).
  35. Salia (1983), pp. 177–190.
  36. Dum Mezepoko, la terminoj "Abĥazio" kaj "abĥazoj" estis uzataj en pli vasta senco, kovrante ĉiujn etnojn de nuna okcidenta Kartvelio. Ne estis ĝis la 15-a kaj 16-a jc., post la fragmentado de la unuiĝinta kartvela reĝlando, kiam ĝi ricevis pri limigitan sencon, rilate al la teritorio de la nuna Abĥazio kaj etna grupo loĝanta tie. Barthold, Wasil & Minorsky, Vladimir, "Abkhaz", en The Encyclopaedia of Islam, vol. 1, 1960.
  37. kartveloj, la nuna nomo de la kartveloj, originale temis pri la loĝantoj de la centra kartvela provinco Kartli – Iberio de la Antikva kaj Bizanca fontoj. En la frua komenco de la 9-a jarcento, la nomo "kartveloj" etendiĝis el "Kartli" al aliaj areoj de la mezepoka Kartvelio kiu kunigis ilin laŭ religio, kulturo, kaj lingvo. Rapp (2003), pp. 429–430.
  38. Lordkipanidze (1987), p. 157.
  39. Eastmond (1998), p. 135.
  40. Rapp (2003), p. 422.
  41. Suny (1994), p. 43.
  42. Tuite, Kevin (2003), "Political and social significance of highland shrines in post-Soviet Georgia." Amirani 9: pp. 7–23.
  43. Suny (1994), p. 40.
  44. Suny (1994), pp. 38–39.
  45. Eastmond, pp. 94, 108–110.
  46. Rapp (1993), pp. 309–330.
  47. Rayfield (2000), pp. 76–83.
  48. Javakhishvili (1983), pp. 280, 291–292.
  49. Vateĭshvili (2003), p. 135, fn. 3.
  50. Pahlitzsch, Johannes, "Georgians and Greeks in Jerusalem (1099–1310)", in Ciggaar & Herman (1996), p. 38, fn. 17.
  51. Vateĭshvili (2003), pp. 135–140.
  52. Ŝablono:Ka icon Robakidze, Grigol (13 May–15, 1918), "თამარ" ("Tamar"). Sak'art'velo 90/91.
  53. Vateĭshvili (2003), p. 135.
  54. 54,0 54,1 Eastmond (1998), p. 97.
  55. Rayfield (2000), p. 77.
  56. Rayfield (2000), pp. 83–85.
  57. Eastmond, Antony. "Gender and Orientalism in Georgia in the Age of Queen Tamar", in James (1997), p. 111.
  58. Eastmond (1998), pp. 97–98.
  59. Sikharulidze, Ksenia (1979), "Rituals and Songs of Weather in Georgian Poetic Folklore", in Blacking John & Kealiinohomoku, Joann W., The Performing Arts: Music and Dance. IXth International Congress of Anthropologica. Walter de Gruyter, ISBN 90-279-7870-0.
  60. Dragadze, Tamara (1984), Kinship and Marriage in the Soviet Union: Field Studies, p. 179. Routledge, ISBN 0-7100-0995-X.
  61. Tschižewskij, Dmitrij (1960), History of Russian Literature: From the Eleventh Century to the End of the Baroque, p. 236. Mouton.
  62. Suny (1994), p. 49.
  63. Eastmond, Antony. "Gender and Orientalism in Georgia in the Age of Queen Tamar", in James (1997), p. 116, n. 39.
  64. Vasiliev (1935), p. 13.
  65. Eastmond, Antony. "Gender and Orientalism in Georgia in the Age of Queen Tamar", in James (1997), pp. 103–104.
  66. Københavns, Elisabeth Oxfeldt (2005), Nordic Orientalism: Paris and the Cosmopolitan Imagination, p. 220, n. 117. Museum Tusculanum Press, ISBN 87-635-0134-1.
  67. Eastmond, Antony. "Gender and Orientalism in Georgia in the Age of Queen Tamar", in James (1997), pp. 103–111.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]