Tamarite de Litera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamarite de Litera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 393  (2023) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 0° 26′ O (mapo)41.8666666666670.43333333333334Koordinatoj: 41° 52′ N, 0° 26′ O (mapo) [+]
Alto 360 m [+]
Areo 110,578122 km² (1 105 7.8 122 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tamarite de Litera (Provinco Ŭesko)
Tamarite de Litera (Provinco Ŭesko)
DEC
Tamarite de Litera
Tamarite de Litera
Situo de Tamarite de Litera
Tamarite de Litera (Hispanio)
Tamarite de Litera (Hispanio)
DEC
Tamarite de Litera
Tamarite de Litera
Situo de Tamarite de Litera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tamarite de Litera [+]
vdr

Tamarite de Litera [tamaRIte deliTEra] (katalune Tamarit de Llitera)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera mem) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Tamarite de Litera estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas la tutan centron de la suda duono de la komarko La Litera, inter la riveroj Cinca okcidente kaj Noguera Ribagorzana oriente. La municipa teritorio limas norde kun Alcampell, oriente kun Albelda kaj Altorricón, kaj okcidente kun Vencillón, Esplús, Binéfar kaj San Esteban de Litera en la komarko. Aktuale, la municipo Tamarite de Litera enhavas la jenajn loĝlokojn: nome Tamarite de Litera mem, Algayón kaj La Melusa. Proksimaj loĝlokoj estas Albelda, Alcampell, Altorricón, Almacellas, Castillonroy, San Esteban de Litera kaj Ilerdo.

La loĝloko Tamarite de Litera mem kiel sidejo de la municipo (360 msm)[2] estas je 92 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas trairata de la Kanalo de Aragono kaj Katalunio kaj komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-140 okcidente kun Binéfar, kaj oriente pli proksime kun Albelda kaj pli fore kun Alfarrás jam en Katalunio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria.
Pentraĵo de Sankta Mikaelo, nun en Filadelfio.

Ne certas informo pri praloĝantoj, sed certe estis islama setlejo, de kio devenas la loknomo "Tamarite" nome devena de la araba ثورات, ṮAMARĀT, "fruktarboj".[3] Post diversaj konkerklopodoj, la loko estis definitive konkerita por Aragono en​ 1149 fare de Pedro de Estopiñán.

Ankaŭ Algayón ŝajnas arabdevena loknomo, sed tie oni trovis pli fruajn restaĵojn de iberoj.

Dum la Mezepoko Tamarite estis unu de la plej gravaj kernoj de la Regno Aragono, pro kio okazis parlamentaj kunsidoj tie en 1375 kaj 1383, kiam pesto okazis en Monzono, sed poste ankaŭ en Tamarite okazis pesto kaj la kunsidoj translokiĝis al Fraga. La 18an de aprilo 1408, Marteno la 1-a “La Humana” havigis la titolon de urbo por Tamarite.

Ĉiuokaze la urbo estis en Katalunio aŭ Aragono ekde la testamento de Jakobo la 1-a de Aragono, kiu lasis ĝin en Katalunio, fine de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj la limo ŝanĝiĝis inter la riveroj Segre kaj Cinca, kaj la konfliktoj kaj kvereloj pluis ĝis la komenco de la 18-a jarcento (fino de la Milito de Hispana Sukcedo). Ekde tiam nur la eklezia parteno al Ilerdo retenis ĝin en la kataluna influsfero. Ĝia historio estas ligita al apuda urbo Binéfar. Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Meze de la 19-a jarcento la konstruo de la kanalo kiu poste iĝis de Aragono kaj Katalunio, promociita de la politikisto Joaquín Costa. Tio helpis la ekonomian disvolvigon ĉefe komence de la 20-a jarcento.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Tamarite de Litera kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 3 445 loĝantoj (2022).[4]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj) kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al industrio (nutrindustrio kaj metalurgio), natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Maria, kie estis grava retablo kun mirindaj pentraĵoj, kiuj malaperis dum la Hispana Enlanda Milito, kaj reaperis nur la pentraĵo pri Sankta Mikaelo kiu estas ekspoziciata en la Filadelfia Artomuzeo.
  • Malnova kerno kun blazondomoj kaj domegoj.
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DECRETO LEGISLATIVO 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tamarite de Litera en la hispana Vikipedio.