Tamburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamburisto en Barato
Taiko-tamburistoj en Nagoya, en la fono Taiko-tamburego kun diametro de 240 cm

Tamburo estas frapinstrumento, farata el almenaŭ unu maldika streĉita membrano ligita al kadro sur malplena cilindra tubo, malfermata je alia fino. Oni frapas la membranon per tamburbastono, maleo, mano, aŭ alia objekto por produkti la sonon. Persono kiu ludas tamburon estas nomata tamburisto.

La tamburo estas membro de la perkuta grupo de muzikaj instrumentoj. Laŭ la klasiga sistemo de Hornbostel-Sachs, ĝi estas membranofono.[1] Estas kutime resoniga kapo sub la tamburo, tipe kun noto iome pli basa ol la supra tambura kapo. Aliaj teknikoj estis uzataj por okazigi latamburan sonon, kiaj la dikfingra trenado. La tamburoj estas la plej aĝaj kaj plej ĉieaj muzikaj instrumentoj de la mondo, kaj la baza dezajno restis preskaŭ senŝanĝaj dum miloj da jaroj.[1]

Tamburoj povas esti ludataj unuope, tiele ke la ludanto uzas ununuran tamburon, aŭ kiel kelkajn tamburojn kune kiaj la jembeo. Aliaj estas normale ludataj kiel serio de du aŭ pliaj, ĉiuj ludataj de ununura tamburisto, kiaj la bongo kaj la timbalo. Nombro de diferencaj tamburoj ludeblaj kune kun cimbaloj formas la bazan modernan drumon.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Militista tamburo portita de John Unger, Kompanio B, 40a Regimento de Novjorka Veterana Volontula Infanterio, Mozart Regimento, 20a de decembro, 1863.

En PIV estas kvar difinoj de la termino "tamburo", el kiuj nur la unua korespondas al la muzikinstrumento, dum la aliaj aludas al teknikaj konceptoj similaj pro la formo, nome la jenaj:

  • Instrumento, konsistanta el malplena cilindro, kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj per du maldikaj streĉitaj folioj el ledo, kiujn oni frapas per bastonetoj: kaj oni indikas ekzemplojn, nome jenaj: "ili ĉe bruo de tamburoj kaj trumpetoj atakis unu la alian (de Zamenhofo); malsaĝulo kiel tamburo — kiu pasas, lin batas (de Zamenhofo); Provenca tamburo (mallarĝa, longa tamburo, ludata kun akompano de fluteto fare de la sama muzikisto).
  • Cilindroforma objekto aŭ ujo, turnata per mano, motoro k.a.: a) servanta por volvi sur ĝi fadenon, kablon kaj simile (rulilo): ĉentamburo, fadentamburo, kablotamburo; tamburo de barometro, de bremso, de min-elevatoro; b) alicele uzata: lavmaŝina tamburo. ☞ barelo.
  • Parto de teksomaŝino kun provizo de veftobobenoj, aŭtomate ennavedigotaj.
  • Ĉiu el la segmentoj cilindraj, formantaj kolonon, inter alia tiu masiva cilindra parto de korintika aŭ kompozita kapitelo.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Precizan aĝon de la plej malnova tamburo ni ne scias ĉar tamburojn oni konstruas kaj konstruis de facile degenereblaj materialoj (precipe de ligno). Unuaj konervitaj mencioj pri tamburoj estas de jaro 3000 antaŭ nia erao de Mezopotamio. Popolo de cindraj kampoj elfaradis tamburojn ne nur de ligno sed ankaŭ de argilo, pro tio kelkaj la tamburoj konserviĝis. Arkeologoj trovis kelkaj strangajn vazojn sen fundo kaj ĉe mankanta fundo estis truetoj. Poste eksciis ke strangaj vazoj estas fakte tamburoj. Tiuj tamburoj estis funelformaj.[3]

Formoj[redakti | redakti fonton]

Ludado je funela tamburo

Malnovaj tamburoj estis funelformaj. Funela formo taŭgas precipe por sololudado aŭ ludado kun similaj, ritmaj instrumentoj sed tute ne por kunludado kun alikvotaj instrumentoj. Pro tio poste ekaperis ankaŭ cilindraj tamburoj sonantaj per harmonaj tonoj. Por ludado kun alikvotaj (aŭ eĉ harmoniaj) instrumentoj do ĝis nun estas uzataj cilindraj tamburoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Tamburoj estas kutime ludataj per manoj aŭ tamburbastonoj. Krom muziko estas uzataj en iuj religiaj ceremonioj. Ankaŭ estas popularaj en muzikterapio, precipe mane ludataj pro ilia natureco kaj facileco de ludado.

Mantamburo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mantamburo.

Mantamburo estas tamburo, kiun oni kutime ludas frapante per unu aŭ ambaŭ manoj anstataŭ martelobastonetoj aŭ aliaj frapiloj. Oni distingas unumanajn tamburojn tenatajn per unu mano disde la dumanajn tamburojn starantajn sur la grundo aŭ pendantajn antaŭ la korpo. La plej simpla formo de mantamburo estas la kadrotamburo, kiu plejofte konsistas el cirkloronda kadro surstreĉita sur unu flanko per tamburfelo. Mantamburo estas ludoteĥnika, sed ne instrumentofaka kategorio. Kiel mantamburo fakte uzeblas ĉiu tamburtipo.

Tipoj de tamburoj[redakti | redakti fonton]

Kavo-fendotamburo de la Bamilekoj en Kameruno

Paroltamburoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Paroltamburo.

Parola tamburo, ankaŭ pli mallonge paroltamburo,[4] estas tamburoj, per kiuj tamburistoj en orienta Afriko povas vorte komuniki. Per tiuj ĉi tamburoj ili povas interŝanĝi mesaĝojn kaj novaĵojn. Alia nomo estas tamo, kiu devenas de la volofa lingvo (vd. malsupren).

Fendotamburoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fendotamburo.

La fendotamburo, ankaŭ tomtomo, estas tradicia idiofona frapinstrumento, kiu estas uzata kiel komunikotamburo, en rita muziko kaj kiel signalinstrumento. En muzikistaro ĝi precipe fiksas la takton por la ceteraj ritmaj instrumentoj.

Drumo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Drumo.
Normaranĝo de frapinstrumentaro
1. cimbalo 2. startamo 3. pendotamoj 4. tamburego aŭ bastamburo 5. tambureto aŭ knartamburo 6. ĉarlestono

Drumofrapinstrumentaro estas kombinaĵo de frapinstrumentoj (tamburoj, cimbaloj kaj aliaj), aranĝita tiel ke ununura muzikisto povas ludi ĝin. Dumpase de la historio establiĝis depende de la muzikstilo plej malsamaj aranĝoformoj de la frapinstrumentaro. Al la nuntempa normoformo apartenas tambureto, tamburego, tamo, ĉarlestono, diversaj cimbaloj kaj perkutinstrumentetoj kiel ekz. lignobloko, bovsonorilotintilringo. Ĉi tiun kombinaĵon la muzikisto povas individue kunmeti kaj aranĝi helpe de starigiloj aŭ fiksigaj stangoj. Krom la akustika frapinstrumentaro nuntempe ekzistas ankaŭ elektronika frapinstrumentaro. Frapinstrumentan muzikon oni notas helpe de la kutima notacio. Por distingo servas la tiel nomata neŭtra klefo.

La individuaj instrumentoj de frapinstrumentaro apartenas aŭ al la idiofonoj („memsonantoj“) aŭ al la membranofonoj („felosonantoj“). La selekto de la instrumentoj dependas de la muzika kunteksto, de la stilo kaj de la imagoj de la frapinstrumentisto. La grandoj de la tamburoj kaj cimbaloj estas indikataj per colo. Kvankam tuta aro da normoj venkis, la varieco de la grandoj intertempe surmerkate haveblaj estas preskaŭ senlima. Preskaŭ ĉiam la bazon de frapinstrumentaro formas kombinaĵo de jenaj instrumentoj.

Historio de drumo[redakti | redakti fonton]

Joe LaBarbera ludante frapinstrumentaron

Decida por la evoluo de la frapinstrumentaro estas la invento de la unua bastambura pedalo en la jaro 1887 fare de J. R. Olney. Sekvis en la jaro 1899 ĝia unua seria produktado fare de William F. Ludwig kaj sur la kultura kampo kontraŭtamburadaj leĝoj: Ĉi tiuj en Usono malpermesis al sklavoj ludi siajn mantamburojn, kio rezultigis, ke la nigruloj zorgis pri sia ja ege ritma muzikkulturo per eŭropaj kaj arabaj-okcidentaziaj frapinstrumentoj. La unua kompleta frapinstrumentaron vendis en 1918 la firmao Ludwig.

Kiel en multaj aliaj ekonomiaj branĉoj ankaŭ je la produktado kaj disvendado de frapinstrumentaroj venkis tutmondiĝo kaj internaciiĝo. Ĝis en la 1960-jaroj la pintaj produktoj devenis el Usono (Ludwig, Gretsch), Britio (Premier) kaj Germanio (Sonor, Trixon).

Ekde la 1960-aj jaroj tamen malkaraj produktoj pli kaj pli konkurencis: malmultekostaj frapinstrumentaroj venis komence el Japanio, poste el Tajvano kaj Sud-Koreio. Japanio kaj Tajvano jam ekde la 1970-aj jaroj proponis pintajn produktojn (Tama, Yamaha), kiuj premegis la pintajn frapinstrumentarojn el Usono, Britio kaj Germanio sur la merkato kaj finfine transprenis grandajn merkatporciojn de la tradiciaj produktantoj.

Dumpase de la 1980-aj jaroj aparte Tajvano fariĝis la plej favore produktanta akcesoraĵo-liveranto de preskaŭ ĉiu frapinstrumentaro-produktanto de la mondo. Kun la tutmondiĝo ekde proksimume 1990 la internacia dependeco-rilato kvazaŭ renversiĝis: iamaj pintproduktantoj eniris en dependecon de antaŭaj produktantoj de malkaraj frapinstrumentaroj (Sonor ekzemple eniĝis en dependecon de ĉina kapitalo).

Aktuale Brazilo premas per favorprezaj frapinstrumentaroj de la firmao RMV de relative alta kvalito sur la tutmondan merkaton.

La formo de drumo kiel estas konata en la moderna epoko estas plejparte atribuita al la ĵaza tamburisto, Gene Krupa. La sistemo kombinas tamburojn kaj cimbalojn. La sistemo havas bazan kaj konatan strukturon, sed ĉiu ludanto povas ŝanĝi la strukturon de la sistemo laŭ sia plaĉo kaj adaptigi ĝin al la muzika bezono.

Ekzemploj de tamburoj[redakti | redakti fonton]

Sablohorloĝa tamburo

Famaj tamburistoj[redakti | redakti fonton]

Taiko-tamburistoj en Aichi

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri tamburo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[5]:

  • Citaĵo
     Malsaĝulo kiel tamburo, kiu pasas, lin batas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Grove, George. (Januaro 2001) Stanley Sadie: The New Grove Encyclopædia of Music and Musicians, 2‑a eldono, Grove's Dictionaries of Music, p. Volume 4, 38–649. ISBN 1-56159-239-0.
  2. PIV NPIV Alirita la 16an de aŭgusto 2020.
  3. Rodná cesta: BUBNY DOBY – BUBNY NAŠEJ DOBY
  4. Afrikaj etnomuzikaj sciencistoj rifuzas la terminon parola tamburo, ĉar pli vere ĉiu tamburo parolas. Komparu Samuel Akpabot The Talking Drums of Nigeria African Music vol. 5 (4)(1975/1976): 36sj.
  5. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-22.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Hubmann, Gerlinde Haid: Trommel. In: Oesterreichisches Musiklexikon. Online-Ausgabe, Wien 2002 ff., ISBN 3-7001-3077-5; Druckausgabe: Band 5, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2006, ISBN 3-7001-3067-8.
  • Karl Peinkofer, Fritz Tannigel: Handbuch des Schlagzeugs. Praxis und Technik. Schott, Mainz 1969 ff., S. 76–109
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, sa pratique, son enseignement, vol I.
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, sa pratique, son enseignement, cours complémentaire, vol. II, Domont, 1981.
  • Philippe Vignon , Le Tambour, méthode complète en deux volumes, memeldono, 1996].
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, répertoire du tambour français, et recueil de compositions étrangères. Éditions Robert Martin.
  • David LEFEBVRE, Au son du tambour, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Pierre LAFITAN.
  • David LEFEBVRE, Impact volume 1, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Alfonce Productions.
  • David LEFEBVRE, Impact volume 2, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Alfonce Productions.