Tamburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamburisto en Barato

Tamburo estas frapinstrumento, farata el maldika streĉita membrano sur malplena cilindra tubo, malfermata je alia fino. Oni frapas la membranon per tamburbastono, maleo, mano, aŭ alia objekto. Persono kiu ludas taburon estas nomata tamburisto.

Historio

Precizan aĝon de la plej malnova tamburo ni ne scias ĉar tamburojn oni konstruas kaj konstruis de facile degenereblaj materialoj (precipe de ligno). Unuaj konervitaj mencioj pri tamburoj estas de jaro 3000 antaŭ nia erao de Mezopotamio. Popolo de cindraj kampoj elfaradis tamburojn ne nur de ligno sed ankaŭ de argilo, pro tio kelkaj la tamburoj konserviĝis. Arkeologoj trovis kelkaj strangajn vazojn sen fundo kaj ĉe mankanta fundo estis truetoj. Poste eksciis ke strangaj vazoj estas fakte tamburoj. Tiuj tamburoj estis funelformaj.[1]

Formoj

Ludado je funela tamburo

Malnovaj tamburoj estis funelformaj. Funela formo taŭgas precipe por sololudado aŭ ludado kun similaj, ritmaj instrumentoj sed tute ne por kunludado kun alikvotaj instrumentoj. Pro tio poste ekaperis ankaŭ cilindraj tamburoj sonantaj per harmonaj tonoj. Por ludado kun alikvotaj (aŭ eĉ harmoniaj) instrumentoj do ĝis nun estas uzataj cilindraj tamburoj.

Uzado

Tamburoj estas kutime ludataj per manoj aŭ tamburbastonoj. Krom muziko estas uzataj en iuj religiaj ceremonioj. Ankaŭ estas popularaj en muzikterapio, precipe mane ludataj pro ilia natureco kaj facileco de ludado.

Mantamburo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mantamburo.

Mantamburo estas tamburo, kiun oni kutime ludas frapante per unu aŭ ambaŭ manoj anstataŭ martelobastonetoj aŭ aliaj frapiloj. Oni distingas unumanajn tamburojn tenatajn per unu mano disde la dumanajn tamburojn starantajn sur la grundo aŭ pendantajn antaŭ la korpo. La plej simpla formo de mantamburo estas la kadrotamburo, kiu plejofte konsistas el cirkloronda kadro surstreĉita sur unu flanko per tamburfelo. Mantamburo estas ludoteĥnika, sed ne instrumentofaka kategorio. Kiel mantamburo fakte uzeblas ĉiu tamburtipo.

Tipoj de tamburoj

Paroltamburoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Paroltamburo.

Parola tamburo, ankaŭ pli mallonge paroltamburo,[2] estas tamburoj, per kiuj tamburistoj en orienta Afriko povas vorte komuniki. Per tiuj ĉi tamburoj ili povas interŝanĝi mesaĝojn kaj novaĵojn. Alia nomo estas tamo, kiu devenas de la volofa lingvo (vd. malsupren).

Fendotamburoj

Kavo-fendotamburo de la Bamilekoj en Kameruno
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fendotamburo.

La fendotamburo, ankaŭ tomtomo, estas tradicia idiofona frapinstrumento, kiu estas uzata kiel komunikotamburo, en rita muziko kaj kiel signalinstrumento. En muzikistaro ĝi precipe fiksas la takton por la ceteraj ritmaj instrumentoj.

Ekzemploj de tamburoj

Sablohorloĝa tamburo

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri tamburo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
     Malsaĝulo kiel tamburo, kiu pasas, lin batas. 

Referencoj

  1. Rodná cesta: BUBNY DOBY – BUBNY NAŠEJ DOBY
  2. Afrikaj etnomuzikaj sciencistoj rifuzas la terminon parola tamburo, ĉar pli vere ĉiu tamburo parolas. Komparu Samuel Akpabot The Talking Drums of Nigeria African Music vol. 5 (4)(1975/1976): 36sj.
  3. Lernu

Bibliografio

  • Klaus Hubmann, Gerlinde Haid: Trommel. In: Oesterreichisches Musiklexikon. Online-Ausgabe, Wien 2002 ff., ISBN 3-7001-3077-5; Druckausgabe: Band 5, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2006, ISBN 3-7001-3067-8.
  • Karl Peinkofer, Fritz Tannigel: Handbuch des Schlagzeugs. Praxis und Technik. Schott, Mainz 1969 ff., S. 76–109
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, sa pratique, son enseignement, vol I.
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, sa pratique, son enseignement, cours complémentaire, vol. II, Domont, 1981.
  • Philippe Vignon , Le Tambour, méthode complète en deux volumes, memeldono, 1996].
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, répertoire du tambour français, et recueil de compositions étrangères. Éditions Robert Martin.
  • David LEFEBVRE, Au son du tambour, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Pierre LAFITAN.
  • David LEFEBVRE, Impact volume 1, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Alfonce Productions.
  • David LEFEBVRE, Impact volume 2, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Alfonce Productions.


Ŝablono:Ĝermo-muziko