Tanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tanisto montras sian malnovan metion: Li forigas viandrestojn de la ŝaf-felo

Tanado estas kemia procedo, en kiu oni prilaboras bestajn felojn (kruda eksteraĵo de la besto) per senharigo kaj apliko de kemiaĵo, la tanino, produktante tiel ledojn por plua prilaboro.

La tanaĵo anstataŭigas akvon en spaco inter la proteinaj fibroj kaj interligas la fibrojn. La tri plej ofte uzataj tanaĵoj estas la planta tanaĵo, la mineralaj saloj similaj al krom-sulfat kaj la fiŝa aŭ ĝenerala la besta oleo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Planta tanado[redakti | redakti fonton]

La plej malnova metodo estas la tanado per planta tanacido. Tanacidon uzis jam la judoj (kverka ŝelo), la egiptujanoj (guŝo de iu akacio), la romianoj kaj araboj (diversaj arboŝeloj kaj radikoj).

En la 18-a jarcento, en Eŭropo oni uzis kverkan ŝelon, anakardiacojn, valoneon kaj konion. La metodo estis simila kiel hodiaŭ: oni mergis la pelton en ujoj, plenaj de tanaĵo (planta tanacido).

Tradicia tanejo kaj tinkturejo en Maroko

Kemia tanado[redakti | redakti fonton]

La tanado kun kemiaĵoj aperis en fino de la 19-a jarcento. Tio okazis per kromaj saloj. Ĝi havis du tipojn: en la unu oni mergis la pelton unuafoje en kromacidan ujon, duafoje en miksaĵon de natria tiosulfato kaj alia acido. Tiel estiĝis bazaj kromacidoj kaj precipitas sur fibroj de la pelto.

Alia metodo estis la mergado de la pelto en pli kaj pli densan krom-sulfatan solvaĵon. Oni uzas ankaŭ aluminiajn kaj cirkoniajn salojn.

Olea tanado[redakti | redakti fonton]

La perolea tanado estas praa metodo kaj uzis je peltoj de ĉamo (nomiĝas ŝamo!) kaj de cervo. Tiuj iĝas molaj kaj truetaj (porozaj) kaj povas humidiĝi kaj sekiĝi plurfoje sen iu ajn damaĝo.

Oni ŝprucigas je la pelto fiŝan aŭ cetacan oleon (moruhepatoleobalenoleo) kaj batadas la pelton per maŝina martelo. Oni poste pendigas la pelton en bakforno, kaj la oksidiĝanta oleo adheras je la ledaj fibroj kaj kaŭzas tanadan efikon. Post la sekado, oni ellavas la superfluan tanaĵon kaj denove sekgigas la ledon. Ia specifa post-tanado ne necesas.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri tanado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     La felo tanadon ne valoras. 
  • Citaĵo
     Tani al iu la haŭton. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-22.