La provinco Tandjilé - arabeتانجلي - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2023 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 960 900 loĝantoj sur areo de 17 604 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 682 817 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Laï. La provinco plue dividiĝas al la departementojTandjilé Ouest kaj Tandjilé Est.