Tanezrouft

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tanezrouft aŭ, Esperantigite, Tanezrufto, ( arabe : تنزروفت ) estas unu el la plej solecaj partoj de la Saharo. La nomo signifas dezerton en tamazigta lingvo. La regiono troviĝas laŭlonge de la landlimoj inter Alĝerio, Niĝero kaj Malio, okcidente de Ahaggar ( aŭ Hoggar–montaro ). Komerca vojo povas esti liginta tiun areon kun Ghadames kaj Ahaggar ekde proksimume 500 a.K.A.[1]. En Niĝero, populacioj de la endanĝerigita hiena likaono ( Lycaon pictus ) antaŭe estas vivintaj en Tanezrufto, okcidente de Ahaggar [2], sed nuntempe oni supozas ke la hiena likaono estas formortinta en tuta Niĝero.

Estas regiono daŭre neloĝata kaj tute senvegetaĵara. Tamen du urbetoj ekzistas : Taoudeni kaj Taghaza kiuj estas famaj por siaj ekspluataĵoj de minejoj de halito kaj por la tra-sahara komerco de la Tuaregoj.

Inter Reggane kaj Bordj-Badji-Mokhtar, estas du punktoj pri militista kontrolo kiuj nomiĝas Bidon V kaj PK 200.

Historio

La regiono piede estis trairita en 1936 far Théodore Monod. Flaskoj estis metitaj laŭlonge de la tervojo kiu troviĝas en tiu parto de la dezerto. La flaskoj estis anstataŭigitaj per fostoj kun interspacoj de 2 ĝis 3 kilometrojn, provizitaj je sunaj vojmontriloj. Tiuj ĉi estis ŝtelitaj, nur la fostoj nuntempe restas.

Bibliografio

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. William Basil Morgan and John Charles Pugh 1969
  2. C. Michael Hogan 2009