Kapenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tanganjika sardino)
Limnothrissa miodon

La Tanganjika sardinoTanganika sardino, konata surloke kiel kapenta (aŭ kapento en Esperanto) en Zambio kaj Zimbabvo (rilata sed diferenca fiŝo konata kiel dagaandaga estas Rastrineobola argentea). Kapenta estas reale du specioj (nome la Tanganiklaga sardino Limnothrissa miodon kaj la Tanganiklaga glaveto Stolothrissa tanganicae), ambaŭ el kiuj estas malgrandaj, planktonvoraj, pelagaj, nesalakvaj klupeedoj originaj el la Lago Tanganjiko en Orienta Afriko. Ili formas la ĉefa biomaso de pelagaj fiŝoj en Lago Tanganjiko, naĝante laŭ grandaj sardinaroj en la malferma lago, manĝante kopepodojn kaj eble meduzojn. Ties ĉefaj predantoj, krom homoj, estas kvar specioj de la genro Lates kiuj estas same endemiaj de la Lago Tanganjiko, kaj estas rilataj al (sed ne same kiel) la Nila perko en la Lago Viktorio. Ĉiuj el tiuj pelagaj fiŝoj suferis pro trofiŝkaptado en la lastaj du jardekoj.

Limnothrissa miodon estis sukcese enmetitaj kaj en naturaj kaj en artefarital lagoj de Afriko. Grandaj fiŝkaptejoj de kapenta funkcias nuntempe en la Lago Kariba (Zambio/Zimbabvo) kaj en Cahora Bassa (Mozambiko).

Limnothrissa miodon estas kutime ĉirkaŭ 10 cm longa, ties maksimuma longo estas 17 cm. Stolothrissa tanganicae estas pli malgranda, nome je 7 cm (maksimume 10 cm).