Tanimbara nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tanimbara megapodo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tanimbara nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Megapodius
Specio: M. tenimberensis
Megapodius tenimberensis
(Sclater, 1883)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tanimbara megapodoTanimbara nestamasulo (Megapodius tenimberensis) estas malgranda megapodo endemia de la Tanimbaraj Insuloj de Indonezio. Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Oranĝpieda nestamasulo, Megapodius reinwardt.

Ĝi estas surtera birdo samgranda kiel hejma koko, kiu troviĝas en arbaraj kaj arbustaraj habitatoj.

Ĝi manĝas semojn, falintajn fruktojn kaj surterajn senvertebrulojn. Kiel ĉe aliaj megapodoj, ĝi nestumas en grandaj amasoj de sablo, mortintaj foliaroj kaj aliaj ruboj kie la varmo generata de la putriĝo de la organika materialo utilas por kovadi la ovojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jones, Darryl N.; Dekker, Rene W.R.J.; & Roselaar, Cees S. (1995). The Megapodes. Oxford University Press: Oxford. ISBN 0-19-854651-3